Messen
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Messen estas komunumo en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 436 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Remove ads
Geografio
La komunumo de Messen situas en la ebenaĵo de la Valo de Limpach sude de la montoĉeno Bucheggberg. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Messen, Balm ĉe Messen, Brunnenthal kaj Oberramsern. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,88 km², de kiuj 29% estas kovritaj de arbaro, 63% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Messen limas en nordo al Lüterswil-Gächliwil, en nordnordoriento al Buchegg, en nordoriento al Unterramsern, en oriento al Mülchi (BE), en sudoriento al Etzelkofen (BE), en sudo al Scheunen (BE), en sudokcidento al Rapperswil (BE), en okcidento al Ruppoldsried (BE), en okcidentonordokcidento al Wengi (BE), en nordokcidento al Schnottwil, kaj en nordnordokcidento al Biezwil.
Trafiko
Tra Messen pasas la kantona n-ro ĉefvojo 251 de Bätterkinden tra la Valo de Limpach al Rapperswil. Messen estas la elirpunkto de poŝtaŭtolinioj al Jegenstorf, Bätterkinden, Lyss kaj Utzenstorf, kaj ankaŭ per la taksibuso Bucheggberg ĝi estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Messen datiĝas el la jaro 1223 kiel Messon.[2]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Balm ĉe Messen, Brunnenthal kaj Oberramsern estis integritaj al la komunumo Messen.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



