Unterramsern

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Unterramsern
Remove ads

Unterramsern estas komunumo en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 215 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Unterramsern situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda flanko de la montoĉeno Bucheggberg sur la ebenaĵo de la Valo de Limpach proksimume 12 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La kanaligita rivereto Limpach formas la sudan limon de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Unterramsen kaj la okcidenta parto de la vilaĝo Brittern, kies plej granda parto apartenas al la najbara komunumo Aetingen. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,54 km², de kiuj 29% estas kovritaj de arbaro, 63% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.[1]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Unterramsern limas en nordo kaj oriento al Buchegg, en sudoriento al Limpach (BE), en sudokcidento al Mülchi (BE), en okcidento al Messen, kaj en sudokcidento al Aetigkofen.

Trafiko

Unterramsen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas flanka vojo de Kyburg-Buchegg al Messen, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejoj al la svisa aŭtovojo A6 situas sudokcidente apud Schüpfen kaj al la svisa aŭtovojo A1 12 kilometrojn sudokcidente apud Kirchberg.

Historio

La unua dokumenta mencio de Ramsern datiĝas el la jaro 1276 kiel Rambsern. Ne estas klara, kiam unuan fojon estis distingitaj Unterramsern kaj Oberramsern. Dum mezepoko Unterramsen apartenis al la Senjorujo Buchegg, kiu estis parto de la Grafejo Etburgonjo, kiun regis la grafoj de Kiburgo-Buchegg. En la jaro 1391 la senjorujo estis akirita de la urbo Soloturno. [2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads