Miniaturo (pentraĵo)

malgrandega pentraĵo From Wikipedia, the free encyclopedia

Miniaturo (pentraĵo)
Remove ads

La miniaturo estas arta objekto rimarkebla interalie pro sia malgrandeco. Estas ĉefe portretoj ornamantaj intimajn objektojn (fingroringoj, braceletoj, tabakujoj, kombilo...) ofte donacataj kiel atestilo de amo aŭ amikeco.

Thumb
Pergameno ilustrata per miniaturo (1464)
Thumb
Bakĥantino, pentraĵo sur eburo farita de Jacques Jean-Baptiste Augustin (1799)
Thumb
Leŭtenanto Botha, farita de Moritz Michael Daffinger (1815)
Thumb
Servo-nobelo, de Pierre Adolphe Hall (1815)
Thumb
Bilditaj paĝoj de fama barata verko Panĉatantra
Thumb
Profeto Muhammad rajdante Burakon en ĉielo

Laŭ Francisko Azorín miniaturo estas Malgrandeta, delikata pentraĵo, ofte portreto, sur eburo, metalo, k. c. Malgranda arta verko.[1] Li indikas etimologion el la latina miniare (pentri per minio). Kaj li aldonas la terminon miniaturisto por pentristo je miniaturoj.[2]

Remove ads

Etimologio

La vorto "miniaturo" venas el la latina "miniare", kolori per minio, plumbooksido uzata kiel ruĝa pigmento por ornami la inicialojn kaj enluminurojn de ilustrataj manuskriptoj.

Historio

La miniaturo en Eŭropo

La unuaj miniaturoj ekstere de libroj aperas en la 1520-aj jaroj, anstataŭ pergameno oni uzas velenon, streĉita sur metala aŭ legna plateto. Miniaturoj estis ankaŭ faritaj sur kupra plato, porcelano, papero vitro, marmoro, ardezo...

La farbo uzata estis akvarelo, guaŝooleo-pentrado. En la 1700-aj jaroj, Rosalba Carriera enkondukas la pentradon sur platetoj da eburo.

La fotografio malaperigos la miniaturon en la fino de la 19-a jarcento.

Kelkaj famaj miniaturistoj

La miniaturoj estas tre malofte subskribitaj. Oni tamen konas la nomon de kelkaj tiaj artistoj.

Persia miniaturo

La Persia miniaturo, ĉefe ilustraĵoj en libroj, ĉerpas siajn temojn en la Persa mitologio kaj la poezio. Ĝi uzas viglajn kolorojn, kaj geometrian kompleksecon, kiu antaŭanoncas la fraktalojn.

La arto de la miniaturo kulminas dum la periodoj mongola kaj timurida (13-a kaj 14-a jarcento) kaj ricevis influon de la ĉina arto.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads