Reza Abbasi

From Wikipedia, the free encyclopedia

Reza Abbasi
Remove ads

Reza Abbasi, Riza yi-AbbasiReza-e Abbasi, رضا عباسی en persa, kutime Reza Abbasi kaj Aqa RezaĀqā Riżā Kāshānī (ĉirkaŭ  1565–1635) estis grava persa miniaturisto de la Skolo de Esfahano dum la fino de la Safavida periodo, kiu pasigis plej el sia kariero laborante por la Ŝaho Abas la 1-a (Abas la Granda).[1] Li estas konsiderata la lasta plej granda majstro de la Persa miniaturo, plej bone konata pro siaj apartaj miniaturoj por muraqqa aŭ albumoj, speciale solaj figuroj de belaj junuloj.

Thumb
Leganta junulo, 1625–26.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Verkaro

Malkiel plej persaj artistoj, li tipe subskribis siajn verkojn, ofte havigante ankaŭ datojn kaj aliajn detalojn, kvankam estas multaj pecoj kun subskriboj kiujn fakuloj nuntempaj malakceptas.[2] Eble li laboris por la ambicia, sed nekompleta Ŝahnameo, nune en la Biblioteko Chester Beatty en Dublino.[3] Ankaŭ multe pli posta kopio de la verko, el 1628, de fino de la regado de Abas kaj relaborita en tre diferenca stilo, povus esti lia. Ĝi estas nune en la Brita Biblioteko (MS Additional 27258).[4] Lia unua datita desegno estas el 1601, en la Palaco Topkapi.[5] Libro de miniaturoj de 1601-2 en la Nacia Biblioteko de Rusio estis atribuata al li; la nura alia miniaturo en la libro estas probable de lia patro.[6] Ĝenerale oni atribuas al li la 19 miniaturojn de la verko Ĥusraŭ kaj Ŝirin de Nezami de 1631-32, kvankam ties kvalito estis kritikita.[7]

Remove ads

Galerio

Notoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads