Mireille Mathieu

franca kantistino From Wikipedia, the free encyclopedia

Mireille Mathieu
Remove ads

Mireille MATHIEU ([miʁɛj matjø]) (naskiĝis en Avinjono, Vaucluse la 22-an de julio 1946) estas franca kantistino.

Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Naskonomo ...

Ŝi restas kiel sukcesa artisto en sia propra lando kaj internaciskale pro sia kantado en diversaj lingvoj.

Ŝi estas konsiderata kiel simbolo de la franca kanzono, jam vendis ĉ. 150 milionojn da diskoj tra la tuta mondo en la franca, hispana, germana, angla, itala, rusa, finna, kataluna, okcitana, japana kaj ĉina.

Remove ads

Biografio

Mireille Mathieu naskiĝis en Vaŭkluzo, Avinjono, Francio. Ŝi estas la plej aĝa el 14 gefratoj de malriĉa familio. Ŝi komencis kanti ekde sia infanaĝo kaj havis nur kvar jarojn kiam ŝi aperis publike en la preĝejo de sia komunumo. Kiam ŝi estis junulino, ŝi laboris en fabriko kie ŝi ŝparis monon por ekonomie helpi la familion kaj pagi siajn lecionojn pri kantado.

Kun obstino kaj persisto ŝi prezentiĝis dum tri sinsekvaj jaroj en la konkurso "On chante dans mon quartier" (Oni kantas en mia kvartalo) organizita de la avinjona urbodomo. Danke al tiu ĉi evento ŝi estis konata pro "La vie en rose" (La vivo rozkolora) kiu iĝis ŝia simbolo en ĉiuj koncertoj kaj vojaĝoj tra la mondo.

La asistanto de la urbestro de Avinjono, Raoul Colombe, decidis helpi ŝian karieron partoprenigante ŝin en multnombraj koncertoj kaj anigante ŝin en la fama televida ero "Jeu de la Chance" (Ŝanc-ludo)

Malkovrita de Johnny Stark, agento de Johnny Hallyday, ŝi estis asesorita de la orkestrestro Paul Mauriat kaj la komponisto André Pascal, kiu verkis por ŝi "Mon Credo" (Mia Kredo) kaj "Viens dans ma rue" (Venas en mia strato), "La première étoile" (La unua stelo). Post sia apero en la televido en 1965 kaj sia debuto en "Olympia de Parizo", ŝi estis antaŭvidita kiel la venonta Édith Piaf pro sia voĉo.

Soloj kiel "Mon Credo" (Mia Kredo) kaj "C'est ton nom" (Estas via nomo) faris ŝin "grandan stelon" en Francio kaj la tuta Eŭropo dume ŝi plifortigis ŝian sukceson en Usono kaj Meksiko per la franclingva versio de "The last Waltz" (La dernière valse, en la franca) (La lasta valso) de Engelbert Humperdinck. En Las Vegas ŝi kantis kun Dean Martin kaj Frank Sinatra rikoltante multegajn aplaŭdojn.

Remove ads

Diskaro

Albumoj

Pliaj informoj Jaro, Albumo ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads