Mirejo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Mirejo [1], verkita en 1859, estas verko de okcitana provenclingva franca verkisto Frédéric Mistral. Eugène Noël kaj Paul Champion tradukis la tri unuajn kantojn. Presa Esperantista Societo el Parizo eldonis la tradukaĵon en la jaro 1909.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj

Temas pri ama malespero de juna provencanino.

Remove ads

Recenzoj

Citaĵo
 Ĉefverko skribita en unu el plej malnovaj kaj samtem­pe plej ĉarmaj lingvoj de Eŭropo. Bona traduko. 
 1909, El la Antaŭparolo
Citaĵo
 La poeto de Maillane meritas esprimon de sincera respekto kaj vera amo. La Esperanta vestaĵo, kiun Mirejo surmetas por la unua fojo ne estas malinda de la aliaj. 
 1909(1964), Historio de Esperanto I, paĝoj 281-282
Citaĵo
 Okaze de la kvindeka datreveno de la apero de Mireille (Mirejo), estas starigita bronza statuo de Frédéric Mistral sur unu el la publikaj placoj de Arles.

S-roj Paul Champion kaj D-ro Noël, celantaj partopreni en la entuziasma elmontro je l'honoro de la glora provenca poeto, esperantigis la tri unuajn aktojn [tiele, sed fakte : kantojn] de Mireille ; kaj tiamaniere konigis al ĉiulandaj esperantistoj ĉefverkon, skribitan en unu el la plej malnovaj, kaj samtempe plej ĉarmaj idiomoj de Eŭropo.

Mi tralegis kun granda intereso la tradukaĵon de S-roj Champion kaj Noël ; mi sentis realan plezuron, konatiĝante kun tiu kampareca epopeo, originala, freŝa kaj vivplena, en kiu aperas, per multnombraj kaj pentrindaj epizodoj, la popolaj tradicioj de Provencujo. 
 Belga Esperantisto n007 (maj 1909)
Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads