Paul Champion
Franco, esperantisto, tradukis verkojn de la franca al esperanto, licea profesoro en Avignon, Francujo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Paul CHAMPION (ŝampjon, 1853-1914)[1] estis franca esperantisto kiu tradukis multajn verkojn al esperanto, kaj licea profesoro en Avignon, Francujo. Li fondis grupon en Avignon, kaj tradukis verkojn al Esperanto. Enciklopedio de Esperanto skribas ke li faris "bonaj[n] tradukoj[n]" antaŭ la sube listigitaj tradukoj, kaj post la tuta artikolo pri Champion aldonas, en parantezo, "[l]aŭ UEA-jarlibro 1927".
Sinjoro Vento kaj Sinjorino Pluvo estas libro de Paul de Musset – frato de Alfred de Musset – tradukita el la franca al esperanto de Champion. La traduko havas 123 paĝojn, kun ilustraĵoj. "Ĉarma rakonto. Facila stilo." la gazeto Lingvo Internacia skribis pri ĝi kiam ĝi aperis en 1907 (tiu jaro, paĝo 284).
Remove ads
Tradukoj
Esperantlingvaj tradukoj de Champion, kun eldonjaro de la traduko, kaj aŭtoro :
- Sinjoro Vento kaj Sinjorino Pluvo – 1907, de Paul de Musset (123 paĝoj, ilustrita)
- Reĝlando de l' rozoj – 1908, de Arsène Houssaye (39 p.)
- Mirejo (Tri kantoj unuaj) : Kun permeso de l'aŭtoro esperantigis – kaj Dro [Eugène] Noël, 1909, de Frédéric Mistral (72 p.)
Ĉiuj tiuj libroj estis eldonitaj de Presa Esperantista Societo en Parizo.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Insulo de la Rozoj – esperantlingva mikronacio kun simila nomo al la libro de Houssaye
Fontoj
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Champion, Paul el la Enciklopedio de Esperanto.
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Sinjoro Vento el la Enciklopedio de Esperanto.
- Biblioteko Juan Régulo Pérez (pri Reĝlando de l' rozoj, kaj Presa Esperantista Societo)
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads