Modern Family

From Wikipedia, the free encyclopedia

Modern Family
Remove ads

Moderna Familio (angle: Modern Family) estas usona komedio-mokomentario televidserio de la ABC. La serio estis kreita fare de Christopher Lloyd kaj Steven Levitan kaj estis produktita fare de Fox Broadcasting Company. La serio estis unue elsendita la 23-an de septembro 2009, kaj finiĝis la 8-an de aprilo 2020. La serio sekvas la familiojn de Jay Pritchett, lia filino Claire Dunphy kaj lia filo Mitchell Pritchett kiuj vivas en Los-Anĝeleso. Jay vivas kun sia dua edzino Gloria, kolombiano kiu estas multaj jaroj pli juna ol li kaj kun ŝi li kreskigas sian filon Manny, kiu estas malpli ol dek jarojn. Krome, en la tria sezono Gloria malkovras ke ŝi estas graveda kun Jay kaj en la kvara sezono ŝi naskas Joe. Claire estas patrino kaj dommastrino, kiu estas edziĝinta al Phil Dunphy kaj ili havas tri infanojn Hayley, Alex kaj Luke). Mitchell kaj lia partnero Cameron estas samseksa paro, la adoptitaj gepatroj de vjetnama bebino, Lily.

Thumb
Rolantaro de Modern Family ĉe la 69a Oraj Globaj Premioj en januaro 2012
Rapidaj faktoj televida serio, Originala titolo ...

La serio estis elsendita en pluraj landoj kaj laŭdita fare de kritikistoj. [1] La serio gajnis 22 Premiojn Emmy el 75 nomumoj, inkluzive de kvin sinsekvaj Premioj Emmy por Best Comedy Series, la Peabody Premio, kvin Screen Actors Guild Awards, la Golden Globe Award por Best Comedy Series en 2011, kaj estis nomumita por aliaj premioj de Oraj Globoj kaj la premio de Gay-Lesbian Anti-Defamation League.

La intrigo de Moderna Familio rondiras ĉirkaŭ tri familioj kiuj estas ligitaj unu al la alia tra Jay Pritchett kaj liaj infanoj, Claire kaj Mitchell. La familioj renkontas unu la alian ĉe familiaj okazaĵoj, en la loĝkvartalo, kaj tra inter-familiaj rilatoj.

Thumb
Sofía Vergara kun la premio por Modern Family ĉe la 69a Ĉiujara Peabody Premioj

Ŝajnas ke la plej multaj epizodoj de la serio ne sekvas ajnan kronologian sekvencon. Kelkaj el la epizodoj malfermiĝas kie kelkaj el la roluloj estas intervjuitaj por la fotado (simila al dokumentario) kaj estas pridemanditaj pri certa temo en la kampo de rilatoj aŭ familio, kaj ĉirkaŭ tiu temo movas la intrigon de ĉiu epizodo, kiu sekvas embarasajn kondutojn, aventurojn, akcidentojn kaj malbonŝancojn, kiuj nature okazas al la membroj de la familio en tiu ĉi tago.

Epizodo povas temigi certan rolulon aŭ certan familion aŭ iliaj interrilatoj ktp. Multaj el la epizodoj finiĝas per intervjuo de unu el la familianoj, kiu donas sian opinion pri la priparolata temo en la epizodo, tiel resumante ĝin el sia vidpunkto. Krome, la fino de la epizodo preskaŭ ĉiam inkluzivas kuraĝigan solvon de afero aperanta en la epizodo pri dilemo, konfliktoj aŭ streĉiĝojn, kiuj estiĝis dum la epizodo. Estas epizodoj, kiuj ne havas unuforman intrigon, sed ili sekvas certan eventon, kiu ligas ĉiujn tri familiojn.

La ĝenerala etoso en la serio estas amuza, memkonscia, akra kaj dolĉa. La serio alportas humuron reen al familiaj situacioj sen eduki aŭ piki tro multe. Ĝi havas ĝustan kvanton de ironio kaj amo kune kun polurita scenaro, bonega aktorado, ununuraj roluloj kaj multaj komediaj situacioj. Ĝi kutime havas certan nivelon de rompado de la kvara muro, tiel ke la roluloj ofte ŝtelas ekrigardon ĉe la fotilo kaj faras esprimon kiu peras al la spektanto "Rimarku tion!" aŭ "Ĉu vi rimarkis tion?" .

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads