Tutmondaj 200

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Tutmondaj 200 (angle: Global 200 [gloŭbl tuhandrd]) estas listo de nuntempe 238 regionoj (kunigitaj ekoregionoj) difinitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kiel karakterizaj por la plej gravaj tipoj de tersupraĵaj, maraj, kaj dolĉakvaj biomoj.

La elekto de tiuj ĉi ekoregionoj sin apogas sur diversaj kriterioj, kiaj la riĉeco je specioj; la endemia karaktero de tiuj specioj; la unika karaktero de la taksonoj plej evoluintaj; la ekzisto de aparta situacio; la malofteco de la tipo de vivejo asociata.

La Monda Natur-Fonduso atribuas konservado-statuson al ĉiu regiono en la listo Tutmondaj 200: endanĝerigata, vundebla, relative stabila aŭ sendifekta. Pli ol duono de tiuj ĉi ekoregionoj estas taksitaj kiel endanĝerigataj.

Remove ads

Klasifiko laŭ biomoj

Thumb
Nubarbaro de Kinabalu-Monto, Borneo
Thumb
Ruĝa Maro.

Temas interalie pri:

  • 142 tersupraĵaj ekoregionoj klasifikataj je 14 biomoj
  1. Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
  2. Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
  3. Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
  4. Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
  5. Mezvarmaj koniferarbaroj
  6. Arbaroj borealaj, tajgo
  7. Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
  8. Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
  9. Inunditaj herbejoj kaj savanoj; ekzemploj : saharaj inunditaj herbejoj, evergladoj, pantanalo;
  10. Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
  11. Tundroj
  12. Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
  13. Dezertoj kaj kserofitaroj
  14. Mangrovoj
  • 53 dolĉakvaj ekoregionoj klasifikataj je 7 biomoj
  1. Riveroj ( 7 ) : Amazono-rivero kaj inunditaj arbaroj, Jangzio-rivero kaj lagoj, Kolorado, Kongo-rivero kaj inundidaj arbaroj, Mekongo, Malsupra Misisipo, Orinoko-rivero kaj inunditaj arbaroj
  2. Riveraj fontejoj ( 5 )
  3. Riverdeltoj ( 6 ) : Riverdelto de Danubo, Riverdelto de Leno, Riverdelto de Volgo
  4. Riveretoj ( 21 )
  5. Lagejoj ( 4 )
  6. Lagoj ( 7 ) Ekzemplo : Bajkalo, Lago Biŭa
  7. Fluejoj sekaj ( 3 )
  • 43 maraj ekoregionoj klasifikataj je 5 biomoj
  1. Medioj polusaj; Ekzemplo : Beringa Maro
  2. Maroj internaj kaj regionoj marbordaj moderaj; Ekzemploj : Japana Maro, Mediteraneo, Oĥotska Maro, Orientĉina Maro
  3. Marfluoj moderaj
  4. Marfluoj subtropikaj; Ekzemplo : Kalifornia Golfo
  5. Koralrifoj; Ekzemploj : Araba Maro, Suda Kariba Maro, Paskinsulaj koralrifoj, Ruĝa Maro
Remove ads

Fundo

Thumb
Lago Bajkalo dum vintro.

Entute la Monda Natur-Fonduso identigis 867 tersupraĵajn ekoregionojn, krome dolĉakvajn kaj marajn ekoregionojn. La celo de tiu klasado estas, ke la tuta gamo de la ekosistemoj estu reprezentita en regiona naturprotekta kaj disvolviĝa strategioj. El tiuj ekoregionoj, la WWF elektis la Tutmondaj 200 kiel la plej decidajn por la konservado de la monda biodiverseco. La listo de la Tutmondaj 200 nuntempe ampleksas 238 ekoregionojn, tio estas 142 tersupraĵajn, 53 dolĉakvajn, kaj 43 marajn ekoregionojn.

Naturprotektantoj ĝenerale enfokusigas la konservadon de la tropikaj humidaj foliarbaroj (komune konataj kiel tropikaj pluvarbaroj) ĉar oni taksas ke ili gastigas duonon de la specioj de la mondo. Aliflanke la Monda Natur-Fonduso decidis ke pli kompleta strategio por la konservado de la monda biodiverseco ankaŭ konsideru la aliajn speciojn, kune kun la ekosistemoj kiuj subtenas ilin.

Pluraj biomoj, kiaj la Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj, estas pli endanĝerigitaj ol la tropikaj humidaj arbaroj. Tial tiuj postulas laŭan protektan agadon. WWF konfirmas ke kvankam konservada agado tipe okazas je landa nivelo, modeloj de biodiverseco kaj ekologiaj procezoj (ekzemple : migrado) ne estas ligitaj al ŝtataj limitoj. Pro tio ĉi oni nepre bezonas ekoregiono-bazitajn strategiojn.

Remove ads

Klasifikado

Historie, zoologoj kaj botanikistoj estas disvolvintaj diversajn klasifikadajn sistemojn kiuj konsideras la plantajn kaj bestajn komunumojn de la mondo. Du el la mondvastaj klasifikaj sistemoj estis sintezigitaj fare de Miklos Udvardy en 1975.

La tersupraĵo povas esti dividita en ok biogeografiajn regnojn (kiuj la WWF nomas ekozonoj). Tiuj ĉi reprezentas la ĉefajn tersupraĵaj komunumojn de bestoj kaj plantoj, kaj estas sintezo de antaŭaj sistemoj de flaŭraj provincoj kaj faŭnaj regionoj. La bioma sistemo klasifikas la mondon en ekosistemajn tipojn ( ekzemple arbarojn, herbejojn, k.t.p. ). Ilia bazo estas klimato kaj vegetaĵaro. Ĉiu biogeografia regno ampleksas multajn biomojn, kaj biomoj troviĝas tra pluraj biogeografiaj regnoj.

Sistemo de biogeografiaj provincoj estis disvolvita por identigi specifajn geografiajn areojn en ĉiu biogeografia regno kiuj apartenas al kohera bioma tipo, kaj kunhavas diferencajn plantajn kaj bestajn komunumojn. La sistemo de la Monda Natur-Fonduso reprezentas plian rafinon de la bioma sistemo (la WWF parolas pri "ĉefaj vivejo-tipoj"), biogeografiaj regnoj, kaj biogeografiaj provincoj (la tipologio de la WWF subdividas plimulton de la biogeografiaj provincoj en pli malgrandajn ekoregionojn).

Tutmondaj 200 : Tersupraĵaj

Pliaj informoj Kodo, Kunigita ekoregiono ...
Remove ads

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • angle Dinerstein, Eric; David Olson; Douglas J. Graham; et al. 1995 : A Conservation Assessment of the Terrestrial Ecoregions of Latin America and the Caribbean. World Bank, Washington DC.
  • angle Olson, D.M., and Dinerstein, E. 1998 : The Global 200 : a representation approach to conserving the Earth’s distinctive ecoregions, Conservation Biology, 12:502-515.
  • angle Olson, D., Dinerstein, E., Abell, R., Allnutt, T., Carpenter, C., McClenachan, L., D'Amico, J., Hurley, P., Kassem, K., Strand, H., Taye, M., and M. Thieme. 2000 : The Global 200. A representation approach to conserving the earth's distinctive ecoregions. World Wildlife Fund, Washington, DC.
  • angle Olson, David M. e.a. 2001 : Terrestrial ecoregions of the world : a new map of life on earth, BioScience, 51/11: 933-938.
  • angle Udvardy, M.D.F. 1975 : A classification of the biogeographical provinces of the world Arkivigite je 2011-08-11 per la retarkivo Wayback Machine, Prepared as a contribution to UNESCO's Man and the Biosphere Programme, Project No. 8., IUCN, Morgues, Suisse.
  • angle Wikramanayake, Eric; Dinerstein, Eric; Loucks, Colby J.; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Ann. Missouri Bot. Gard., 89: 199–224. 2002.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads