Natsume Sōseki

japana verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Natsume Sōseki
Remove ads

NATSUME SōsekiNACUME Soseki (japana: 夏 目 漱 石; naskita la 9-an de februaro 1867 en Edo; mortinta la 9-an de decembro 1916) estis unu el plej eminentaj japanaj verkistoj de la epoko de la Meiji-restarigado, dum kiu okazis malfermado al la okcidenta kulturo. Fakte, en la japana literaturo, Soseki plej bone reprezentas tiun novan Japanion.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Soseki lernis la klasikan ĉinan lingvon kaj la anglan, sed kvankam li ne ŝatis la formon de studo en la universitato, li tamen elstaris en siaj studoj; En 1891 li publikigis anglan tradukon de Hojoki, klasikaĵo de la Kamakura epoko. Post diplomiĝo ĉe universitato, li iĝis licea instruisto por angla lingvo.

En 1900, Soseki estis sendita por studi en Britio fare de la japana Edukministerio por periodo de du jaroj, kiel "la unua japana akademiano pri angla literaturo"; Li studis dum pluraj monatoj en la Universitato de Londono, kaj dum proksimume jaro kun specialisto pri la verkoj de Ŝekspiro. Li pasigis la plej grandan parton de sia tempo legante, kaj tial li daŭre studis anglan literaturon. Soseki, kiu vivis en soleco kaj malriĉeco, estis torturita de sia restado en la fremda lando, kie li sentis sin kiel "hundo inter lupoj". Reveninte al Japanio en 1903, li instruis anglan literaturon en la universitato de Tokio kiel posteulo de Lafcadio Hearn en lia funkcio. Sed li havis malfacilaĵon kun la studentoj kaj ne ŝatis tiun funkcion.

Post la sukceso de "Mi estas Kato", satiro kiu prezentas la vivojn de etburĝaj familianoj el la vidpunkto de ilia kato, li eksiĝis kaj eniris la stabon de la ĵurnalon Asahi Ŝimbun kiel literatura kritikisto. Tiu ĵurnalo eldonis plejparte el liaj romanoj.

Ĉefaj romanoj:

  • Wagahai wa neko de aru "Mi estas kato" (1905-1906)
  • Botchan "Monaĥeto" (1906)
  • Kusamakura "Herbkuseno" (1906)
  • Sanshirō "Sanŝiro" (1908)
  • Sorekara "Kaj poste" (1909)
  • Higan sugi made "Preterpasi la ekvinokso" (1912)
  • Kokoro "Koro" (1914)
  • Meian "Lumo kaj obskuro" (1916), ne finita verko.
Remove ads

En Esperanto aperis

  • La turo de Londono. Trad. Seiho Nishi. Maebaŝi, 1960.
  • Kiel rosperloj sur folio, en traduko de Ujeki Ŝiger (en komuna volumo kun La dancistino, de Mori Ōgai, ambaŭ origine japane), Tokio: Zamenhof-Klubo, 1984.
  • La pordego. Trad. Doi Ĉieko. Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 2020.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads