Neŭtono (mezurunuo)

internacia mezurunuo de forto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La neŭtono (mallonge: N) estas la mezurunuo de forto laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj.

Ĉi tiu artikolo temas pri unuo de forto. Por fizikisto rigardu la paĝon Isaac Newton. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Neŭtono.

Nomo

La neŭtono estis tiel nomita omaĝe al la brita fizikisto Isaac Newton, elstarulo en la fako de klasika mekaniko. La enkonduko de tiu mezurunuo en la internacian sistemon estis oficialigita dum la Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj en 1960.

En Esperanto, la mezurunuo kutime nomatas "neŭtono", kvankam oni malofte uzas ankaŭ la alternativan formon "nutono".

Difino

Unu neŭtono estas laŭdifine la forto, kiu akcelas unu kilogramon da materio je 1 m/s², alivorte, kiu altigas ties rapidon ĉiusekunde je 1 metro/sekundo.

Ĉar kilogramo, metro kaj sekundo estas bazaj SI-unuoj, tio estas kompleta difino de la neŭtono.

La neŭtono estas ankaŭ la mezurunuo de pezo, ĉar pezo estas esence la forto kiu ekestiĝas inter du korpoj pro gravito. Unukilograma maso, ĉe la supraĵo de la tero, havas pezon egalan al 9,81 neŭtonoj (kiu povas varii je kelkaj elmiloj laŭ la ekzakta situo sur la tera supraĵo). Pro tio, en la ĉiutaga vivo oni plej ofte esprimas pezon per kilogramoj. Tamen, dum la maso (kalkulebla per kilogramoj) estas eco de la korpo, la pezo (kalkulebla per neŭtonoj) dependas de la gravita forto; homo sur alia planedo havus la saman mason, sed malsaman pezon.

Remove ads

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj

Pliaj informoj Dekonaj unuoj, Dekoblaj unuoj ...

La grando de unu neŭtono estas sufiĉe taŭga por priskribi plurajn fenomenojn el la ĉiutaga vivo. Tamen, por fakaj studoj eblas uzi dekoblajn kaj dekonajn unuojn, kies nomoj formeblas per la oficialaj prefiksoj de SI.

Ekzemple, kiloneŭtonoj (kN) ofte uzatas en konstruado por priskribi la rezistokapablon de konstruaĵoj.

Konvertado al aliaj unuoj

Pliaj informoj Dino, Kilogramo-forto ...
Remove ads

Vidu ankaŭ

  • Dino, la samrola mezurunuo kadre de la malnova mezurunuaro CGS (centimetro-gramo-sekundo)
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads