Pezo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pezo
Remove ads

La pezopezoforto estas la forto rezultanta de la gravita altiro. La SI-unuo de la pezo estas la neŭtono (N).

Thumb
Pezoforto aganta sur maso de 1 kg

La pezo de objekto kalkuliĝas kiel produto de la maso m kaj la gravita akcelo g. Ĉar la gravito sur ĉiu loko sur la Tero estas pli-malpli konstanta, tial la maso de korpo en la ĉiutaga parolo multfoje estas nomata pezo.

La SI-sistemo, enkondukita en 1960, anstataŭigis la malnovan forto-unuon kilopondo (kp) per la nova neŭtono (1 kp = 9,806 N).

La gravito sur la Luno estas pli malgranda ol sur la Tero. Tio signifas, ke korpo, kiu estas mezurata sur la Tero, havas la saman mason sur la Luno, sed la pezoforto aganta sur ĝi estas malpli granda.

La gravito varias iomete sur la tersurfaco, je ĉirkaŭ 0,5% (ĉe ekvatoro meze de la Tero estas g=9,7803 m/s2, ĉe la polusoj g=9,8322 m/s2, kaj al tio aldoniĝas la vertikalgradiento de -3,05x10−3 m/s2 je radiusa km. Fakte, ne estas granda diferenco; ekzemple se homo pezas 80 kp-jn en iu loko, la diferenco (0,5%) estos nur ĝis 0,4 kgf, kiu estas vere nerimarkinda diferenco sur pesilo.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj (6) proverboj pri pezo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Malgranda pezo, sed granda prezo. 
  • Citaĵo
     Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas. 

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads