Nehvizdy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Nehvizdy (germane Nehwizd) estas kampurbo troviĝanta en distrikto Prago-oriento, en Mezbohemia regiono, en Ĉeĥio proksimume 22 kilometrojn de la centro de Prago. Nehvizdy konsistas el du partoj – Nehvizdy kaj Nehvízdky. Vivas ĉi tie 4 404 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horoušany, Čelákovice, Jirny, Zeleneč (distrikto Prago-oriento) kaj Vyšehořovice.
Remove ads
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352.
29-an de decembro 1941 okazis signifa evento – alteriĝis ĉi tie sur neĝkovrita herbejo Gabčík kaj Kubiš[1] (laŭ kiuj estas nomita strato en Nehvizdy[2]). La urbeto tiel estis proksime al forbruligo, same kiel municipoj Lidice kaj Ležáky.
Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Remove ads
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Venceslao
- Monumento sur loko de desalto de membroj de paraŝutista grupo Anthropoid
Pluaj fotoj
- Aŭtobusa haltejo
- Konstruaĵo de eksa lernejo
- Statuo de sankta Johano Nepomuka
- Monumento sur loko de desalto de membroj de paraŝutista grupo Anthropoid (en fono aŭtostrado D11)
- Monumento al viktimoj de la 2-a mondmilito kaj al paraŝutistoj Jan Kubiš kaj Jozef Gabčík
- Domoj meze de la municipo kun statuo kiel monumento
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads