Mezelba tabulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Mezelba tabulo (ĉeĥe: Středolabská tabule) estas geomorfologia tutaĵo en Ĉeĥio troviĝanta en la suda parto de regiono Mezbohemia tabulo. Ĝi okupas partojn de regionoj Mezbohemia regiono, Regiono Ústí nad Labem, Regiono Pardubice, Regiono Hradec Králové, Regiono Vysočina kaj Prago.
Remove ads
Situo kaj setlejoj
La teritorio de tutaĵo etendiĝas proksimume inter urboj Mělník kaj Kralupy nad Vltavou sur nordokcidento, Lysá nad Labem sur nordo, Kopidlno sur nordoriento, Chlumec nad Cidlinou sur oriento, Kutná Hora kaj Golčův Jeníkov sur sudoriento, Kostelec nad Černými lesy sur sudo kaj Prago sur sudokcidento. Tute interne el pli grandaj urbo troviĝas Neratovice, Brandýs nad Labem-Stará Boleslav, Čelákovice, Český Brod, Nymburk, Poděbrady, Kolín, Čáslav kaj Milovice.
Remove ads
Karaktero de la teritorio
La teritorio estas karakteriza plata montetaro, kreita de mineraloj de kretacea kaj diversloke de ilia malkovrita kristalinika, proterozoika kaj permia subaĵo. Ĝi prezentas erozie ĝis strukture denuda kaj akumula reliefa plataĵa, valkaldrona kaj plate montetara karaktero kun egaligitaj surfacoj, roknodoj, riveraj terasoj, apudriveraj ebenaĵoj kaj formoj sur leŭsoj kaj blovitaj sabloj. Ili disvastiĝas en larĝa zono apud meza fluo de rivero Elbo, malsupra fluo de Vultavo kaj apud pluaj elbaj alfluantoj (ekz. Výrovka, Doubrava, Mrlina, Cidlina).[1]
Remove ads
Pluaj fotoj
- Ponto trans Elbo en Nymburk
- Mělnika valkaldrono ĉirkaŭ Brandýs
- Přerovská kaj Semická hůra
- Oškobrh de Opolany
- Monto Chotuc
- Mrlina ĉe Budiměřice
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads