Lucy Ortlepp

From Wikipedia, the free encyclopedia

Lucy Ortlepp
Remove ads

Lucy ORTLEPP (naskiĝis Lucy Bock la 2-an de februaro 1883 en Neubrandenburg, mortigita la 30-an de aŭgusto 1943 en Aŭŝvico) estis germana pentristino de juda origino.

Thumb
Ratstannenweg 21
Thumb
stumbliga ŝtono por Lucy Ortlepp

Vivo

Estante filino de bonstara komercisto ŝi ne rajtis orde studi; do en la aĝo de 16 jaro iris ŝi Berlinon por aliĝi al la klubo Verein der Berliner Künstlerinnen, rondo memorganizita de artistaj virinoj kaj ekigis privatan studon. Jam post du jaroj ŝi estis finekzamenita profesorino pri desegnado.

Poste ŝi faris studvojaĝojn al Svisujo, Italujo kaj Anglujo. Reveninte Berlinon ŝi daŭrigis la studojn ĉe Lovis Corinth. Ŝi tre interesiĝis pri portretoj kaj aĵpentraĵo uzante krajonojn, kreton, sangvinon kaj akvarelajn kolorojn. Verŝajne Berline ekkonis ŝi la estontan bibliotekiston Paul Ortlepp. Post ties doktoriĝo en 1907[1] okazis la geedziĝfesto en 1908.

Vajmare Ortlepp instruis desegnadon kaj pentradon. Okaze de la geedziĝo ŝi konvertiĝis al kristanismo. De 1933 la paron fiĝenis ade la nazioj; en 1937 Paul Ortlepp, kiu rifuzis divorcpeton, antaŭnecese estis sendita al retiriĝo. Provo ankoraŭ en printempo 1939 atingi Svisujon fiaskis. Kiam oni arestis Lucy, la edzo Paul ne estis hejme; tra Terezín ŝi deportitis al la ekstermejo de Aŭŝvico kie oni murdis ŝin.[2][3]

En 1927/27 estis starigita la domo Haus Trettner laŭ Bauhaus-modo ĉe la adreso Ratstannenweg 21. Ĝi figuras sur la listo de la monumentprotektotaĵoj. La Ortlepp-oj aĉetis ĝin en 1930.[4] Antaŭ ĝi oni metis pavimen stumbligan ŝtoneton.

Remove ads

Literaturo

  • Sebastian Krumbiegel k. a.: Stolperstein Geschichten Weimar, Eckhaus-Verlag, Weimar 2016

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads