Nordĉina dialektaro
grupo de varioj de la ĉina lingvaro en norda kaj sudokcidenta Ĉinio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La nordĉina dialektaro normĉine běifānghuà (北方话 laŭ simpligita skribo, 北方話 laŭ tradicia skribo) estas aro da dialektoj kutime grupitaj kiel unu lingvo de lingvosciencistoj. Ili estas parolataj precipe en la norda kaj sud-okcidenta partoj de Ĉinio, kaj al ili apartenas ĉefe la mandarena kaj la moderna ĉina normlingvo, sed ankaŭ la dungana lingvo.


Subgrupoj de la nordaj dialektoj estas la nord-orienta dialektaro (interalie parolata en Pekino) kaj la nord-okcidenta dialektaro.
Laŭ Ethnologue, en la jaro 2000 estis 845 456 760 denaskaj parolantoj de nordĉinaj dialektoj, kaj 178 000 000 dualingvaj parolantoj.
Ĉar oni konsideras la dialektaron kiel unu lingvon, temas pri la plej multe parolata lingvo en la mondo.
La mandarena kiel lingvafrankao
Hodiaŭ la mandarena lingvo estas ankaŭ la ĉefa lingvafrankao (lingua franca) en Ĉinio. Inter ili, la moderna ĉina normlingvo (putonghua en kontinenta Ĉinio, la mandarena en Tajvano, en Singapuro kaj Malajzio) estas ĉiuj normigitaj lingvoj bazitaj sur la norda mandarena lingvo. Kontraŭe al la percepto, uzantoj el malsamaj regionoj eble ne kapablas komuniki efike, ĉar la akĉentoj kaj eĉ la sintakso kaj vortuzo de la loka mandarena lingvo povas multe varii, precipe la dialektoj parolataj en Ŝandongo kaj Ĝjangsuo.
Pǔtōnghuà aŭ ĉina normlingvo
Tial la moderna ĉina normlingvo, enlande nomate pǔtōnghuà, (simpligita ĉina: 普通话; tradicia ĉina: 普通話; pinjino: Pǔtōnghuà) hodiaŭ antaŭenigita estas lingvo bazita sur la mandarena lingvo kun pekinaj akĉento kiel normo.
La dungana lingvo
La dungana lingvo parolata ĉefe en Kirgizio apartenas al la nordĉina dialektaro.

Remove ads
Nacia komuna lingvo
La mandarena, nomata hodiaŭ putonghua, [signifas komuna lingvo] servas kiel lingvofrankao en Ĉinio, ebligante al parolantoj de diversaj ĉinaj lingvoj komunikiĝi unu kun la alia.
La lando restis lingve diverseca ĝis la 1990-aj jaroj, kiam la putonghua estis aprobita kiel la ĉefa instruilo en lernejoj[1] malfavora al la kantona, kiu estas pli proksima al la klasika ĉina en sia prononco kaj iom da gramatiko.
Kontraŭe la normĉina putonghua estas miksaĵo de nordĉinaj dialektoj forte influitaj de la lingvoj manĉura kaj la mongola[2].
Remove ads
Ĉu 'oficiala lingvo' ?
La ĉina registaro neniam difinis iun ajn lingvon kiel oficialan lingvon. La leĝoj de la Ĉina Popola Respubliko ne specifas oficialan lingvon, sed plej ofte uzataj terminoj estas la "mandarena" kaj "nacian komunan lingvon"[3][4]. La ĉina konstitucio[5] postulas, ke en etne aŭtonomaj regionoj, aŭtonomaj instancoj uzu la lokan lingvon kaj skribon laŭ lokaj aŭtonomaj regularoj dum plenumado de siaj devoj[5] en regionoj kie etnaj malplimultoj estas koncentritaj aŭ kie pluraj etnaj grupoj kunvivas. La loka lingvo estu uzata en procesoj, kaj koncernaj dokumentoj kiel akuzoj kaj juĝoj oni ankaŭ uzu la lokan lingvon kaj skribon laŭ la faktaj bezonoj[6].
Remove ads
Mandarena lingvo
Tamen, en multaj kazoj, la mandarena lingvo alprenis la rolon de oficiala lingvo[7]. Kelkaj privataj akademianoj rekte nomas la mandarenan lingvon la "oficiala lingvo"[8]; registaraj oficistoj emfazas la diferencon inter la "nacia komuna lingvo", la "oficiala lingvo" kaj "nacia lingvo", kaj ne konsentas konsideri la mandarenan lingvon kiel la "oficialan lingvon"[9].
Potonghua aŭ ĉina normlingvo
Pli detala artikolo sub Ĉina normlingvo
La plej parolata ĉina lingvo, la ĉina norma lingvo (pǔtōnghuà) ne estas, sed rolas kiel la 'oficialan lingvon' de Ĉinio. De la komenco de la 20-a jarcento ĝis la fino de la 1940-aj jaroj, Ĉinio uzis la terminon "nacia lingvo" por nomi la norman ĉinan lingvon. En la 1950-aj jaroj, surbaze de la marksisma vidpunkto pri nacia egaleco kaj konsiderante la realajn bezonojn de lingvouzo, Ĉinio difinis ke "Putonghua" (simpligita ĉina: 普通话) estas la moderna ĉina normlingvo kaj forlasis la terminon "nacia lingvo"[9].
La centra registaro donas specialan eminentecon al la norma ĉina lingvo en ĉiuj niveloj de la ŝtata administrado kaj en la eduksistemo, kaj subtenas la instruadon de la ĉina normlingvo ankaŭ eksterlande. Pli ol duoble de la ĉinoj parolas ĉi tiun ĉinan varianton ol ili parolas ĉiujn aliajn lingvojn aŭ lingvovariantojn kune.
Tial, iuj ofte nomas la ĉinan normlingvon simple "ĉina lingvo".
Remove ads
Lingva egaleco
"Lingva egaleco" kaj "nacia egaleco" estas gravaj principoj de la etnaj kaj lingvaj rilatoj de Ĉinio el la marksisma vidpunkto pri lingvo kaj skribo kaj la politiko de Ĉinio pri lingva egaleco. En la pasinteco, la kialo, kial ni ne plu uzis la konceptojn "nacia lingvo" kaj "oficiala lingvo", baziĝis sur ĉi tiu grava principo[9]. La koncepto "nacia lingvo" estas koncepto proponita el la perspektivo de lingva statuso-planado, indikante ke ĉi tiu lingvo havas certajn privilegiojn kaj substrekante la politikan statuson de ĉi tiu lingvo. Ĝi datiĝas el la epoko kiam koloniismaj landoj kaj (duon)koloniaj landoj uzis ĝin por nomi la ĉefan nacian lingvon en la lando[9].
La konceptoj "Putonghua" kaj "nacia komuna lingvo" estas malsamaj ol tiuj de "nacia lingvo" kaj "oficiala lingvo"."Putonghua" kaj "nacia komuna lingvo" estas ĉefe proponitaj el la perspektivo de lingva uzado kaj ĉefe substrekas la cirkuladon kaj uzon de la lingvo en la lando. Ekzistas granda diferenco en la konotacio de la du[9].
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads