Nord-Irlando
parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiu situas sur la insulo Irlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Nord-Irlando estas tiu parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiu situas sur la insulo Irlando. La areo de Nord-Irlando estas 14,130 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.900.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa Norda Markolo disigas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de Jakobo la 1-a de Anglio (1603- 1625), multaj protestantaj setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar la 12-an de julio, 1690, en Britio, la protestanta armeo de William de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a.



En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe katolika Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.
Remove ads
La tikla demando pri flagoj
La ruĝa "+" sur blanka fono kun ruĝa mano centre estas ofte en libroj la flago de Nord-Irlando, sed en realo tiu flago estas ofenda al multaj nordirlandanoj kaj sekve ofte ne uzata en plej neŭtralaj kuntekstoj. Iam oni proponis novan neŭtralan flagon (ruĝa "x" sur blanka fono), sed ĝis nun tiu estas preskaŭ neniam uzata.
Administraj subdividoj

Lingvoj en Nord-Irlando
Estas tri oficialaj lingvoj en Nordirlando:
Aldone, estas du gestolingvoj (la brita kaj la irlanda) plus diversaj alinaciaj lingvoj, aparte la ĉina.
Lokoj en Nord-Irlando
- Lisburn
- Newry
- Belfasto
- Derry~Londonderry
Servoj
Historio


Referencoj
Vidu ankaŭ
Plia legaĵo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads