Novbritia bubuko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Novbritia bubuko (Ninox odiosa), konata ankaŭ kiel Novbritia akcipitrostrigo, estas specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Ninox. Ĝi estas endemio de la insulo Nov-Britio, la plej granda insulo en la Bismarka Arkipelago en Papuo-Nov-Gvineo.
Remove ads
Aspekto
La Novbritia strigo estas malgranda strigo, kiu kreskas ĝis longo de ĉirkaŭ 22 cm. Ĝi havas fajne makulecan ĉokoladbrunan plumaron, orajn okulojn kaj blankajn brovojn. Ĝia vizaĝdisko estas bruna, dum la supra brusto estas markata per larĝa bruna bendo kun flavecbrunaj aŭ blankaj strioj. La subaj partoj estas dense makulece brunaj.[1]
Ĝia krio estas serio de rapide ripetataj "huu"-oj, komenciĝante je malalta tonalto kiu altiĝas kaj fariĝas pli rapida kaj pli laŭta.[1]
Remove ads
Distribuado kaj habitato
Ĉi tiu specio troviĝas en la malaltaj teroj kaj montetoj de la endemiaj birdaj areoj de Nova Britio kaj Nova Irlando je altitudoj ĝis 1 200 m super marnivelo. Ĝi estas sufiĉe ofta en sia malgranda teritorio kaj estas noktema. Ĝi ripozas dumtage sola aŭ en paroj en la mezaj ĝis supraj partoj de la arbara kanopeo. Ĝi manĝas ĉefe insektojn kaj malgrandajn mamulojn.
Konservado
Antaŭe klasifikita kiel "Specio Malplej Zorgiga" fare de la IUCN,[2] la Nov-Britia bubuko poste estis suspektita kiel pli malofta ol antaŭe supozite ĉar ĝia pluvarbara vivejo estis degradita per arbohakado kaj senarbarigo por konverto al oleis-plantejoj. Post retaksado de ĝia populacio, ĉi tiu supozo montriĝis ĝusta kaj ĝia nombro nun supozeble estas ene de la intervalo de 10 000 ĝis 20 000 individuoj. Ĝia totala areo estas malpli ol 30 000 km², do ĝia kategorio poste estis ŝanĝita al statuso de "Vundebla Specio" en 2008.[1]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



