Mutten

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Mutten
Remove ads
Tiu-ĉi artikolo temas pri la komunumo Mutten en la svisa Kantono Grizono. Por aliaj signifoj vidu sub Mutten (apartigilo).
Rapidaj faktoj eksa komunumo de Svislando • setlejo ...
Remove ads

Pri la komunumo

Mutten (en la romanĉa lingvo Mut) estas komunumo de la komunumaro Alvaschein kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 82 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Mutten estas valza komunumo meze en la romanĉlingva Grizono. Ĝi situas ĉe la norda deklivo de la monto Muttnerhor alte super la valo de la rivero Albulo. En nordoriento la komunuma teritorio atingas la bordon de la rivero. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Mutten mem la vilaĝetoj Stafel sur alteco de 1761 m s.m. kaj Obermutten sur alteco de 1863 m s.m. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,96 km², de kiuj 60,2% estas kovritaj de arbaro, 29,3 % servas por agrikulturo kaj 1,2% por setlado.

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mutten limas en nordoriento al Vaz/Obervaz, en sudoriento al Stierva, en sudokcidento al Zillis-Reischen, kaj en nordokcidento al Sils en Domleschg.

Trafiko

Mutten situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto Mutten estas konektita per poŝtaŭtolinio al Thusis.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mutten datiĝas verŝajne el la jaro 1363 kiel unz uff die Mutten, tamen la aŭtentikeco de la dokumento ne certas. En la jaro 1549 menciiĝis Senjoro Hans ab Mutten. En la jaro 1851 Mutten estis la sola germanlingva komunumo en la romanĉlingva komunumaro Alvaschein. La konstruo de veturebla vojo en la jaro 1869 ebligis al la komunumo modestan turismon. En la jaro 1946 inscendio detruis grandan parton de la vilaĝeto Obermutten. [1]

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads