Oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La lingvoj oficialaj de la Eŭropa Unio estas inter la lingvoj en la Eŭropa Unio tiuj uzataj de la institucioj de la Eŭropa Unio.
Oficialaj lingvoj de EU
Jen la 24 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio (2020) kaj iliaj lingvokodoj :
българскиčeštinadanskDeutschΕλληνικάEnglishespañoleestisuomifrançaisGaeilgemagyaritalianohrvatskilietuviųlatviešuMaltiNederlandspolskiportuguêsromânăslovenčinaslovenščinasvenska
Remove ads
Duonoficialaj lingvoj de EU
Kelkaj lingvoj en Eŭropa Unio kiel la kataluna, eŭska kaj galega (ekde 2005) (kaj la kimra kaj skot-gaela inter julio 2008 kaj decembro 2020) havas duonoficialan statuson. (Bazaj informoj pri tiuj lingvoj sube.) Oni uzas ilin por komunikado inter civitanoj kaj eŭropaj instancoj, sed kutime ne por leĝoj; tamen civitanoj povas ricevi tradukojn de leĝoj. La plej gravajn komunikojn oni ankaŭ kutime publikigas en tiuj lingvoj. Tiun statuson lingvo povas ricevi sekve de peto de lando, kie ĝi estas minoritata lingvo; tiu ŝtato devas ankaŭ zorgi pri la tradukaj kostoj[1].
Remove ads
Aliaj lingvoj en EU kaj kandidataj landoj
La nomo de Eŭropa Unio kaj ĝia devizo estis oficiale tradukitaj al kelke da lingvoj, de kandidataj landoj, de landoj kies kandidatiĝo estas studata, al iuj regionaj lingvoj kaj al kelakaj aliaj lingvoj.
Lingvoj de kandidataj landoj
македонскисрпски / srpskiTürkçe
Lingvoj de landoj kies kandidatiĝo estas studata
shqipbosanskiукраїнська
Regionaj kaj minoritataj lingvoj en Eŭropa Unio
Regionaj lingvoj estas parolataj en difinita parto de Eŭropo. Minoritataj lingvoj estas parolataj en multaj landoj de Eŭropo, kiel ekzemple la jida aŭ la lingvoj de sintioj kaj romaoj.
Kelkaj homoj opinias, ke ankaŭ Esperanto estas minoritata lingvo en Eŭropo kaj Eŭropa Unio, memelektita (escepte en la kazo de denaskuloj), sed ĝis nun tio ne estas oficiale rekonita. La formulo, pro kiu Esperanto ne eniras la difinon pri minoritata lingvo, estas - ekzemple en la Eŭropa ĉarto pri regionaj aŭ malplimultaj lingvoj - la difino de 'ne-teritoriaj lingvoj', kiu bezonas "tradician uzadon" en la koncerna ŝtato: "'Ne-teritoriaj lingvoj' celas lingvojn" (...) "kiuj, kvankam tradicie uzataj en la teritorio de la ŝtato, ne povas esti identigitaj kun specifa areo de ĝi[2]." Sekve ankaŭ lingvoj de enmigrintoj ne konformas kun tiu difino.
aragonésasturianubrezhonegcatalàcorsukaszëbscziCymraegeuskarafurlanFryskGàidhliggalegokernowekLatinaLëtzebuergeschLimburgsLīvõ kēļdolnoserbskiPiemontèislombardMirandésNapulitanoPlattdüütschoccitanрусскийScotssardudavvisámegiellasnchornjoserbscevõrowalonyid
Remove ads
La nomo de la Eŭropa Unio en aliaj lingvoj de la mondo
- الاتحاد الأوروبي (al-Ittiḥād al-'Ūrūbī, araba
- Եվրոպական Միություն (Jevropakan Miutjun); armena
- 欧洲联盟 (simpligite) aŭ 歐洲聯盟 (tradicie) (pinjine: Oūzhou Liánméng, ĉina)
- Eŭropa Unio (Esperanto)
- Evropeiska samveldið ( feroa)
- Kaisahang Yuropeo (tagaloga)
- Unione Europea (tigraja)
- האיחוד האירופי (Ha-ʹiẖud Ha-ʹeropi) (hebrea)
- ಯೂರೋಪು ಒಕ್ಕೂಟ (Europe Okkoota) (kanara)
- यूरोपीय संघ (Yūropīya Saṅgh; hindia)
- Evrópusambandið ( islanda)
- Uni Eropa (indonezia)
- Union Europee (interlingvaa)
- 欧州連合 (Ōshū Rengō) aŭ ヨーロッパ連合 (Yōroppa Rengō) ( japana)
- ევროპის კავშირი (evrop'is k'avširi) ( kartvela)
- 유럽연합 / 유럽聯合 (Yureop Yeonhap) ( korea)
- Unio Europaea (latina)
- Kesatuan Eropah (malaja)
- Den europeiske union (norvega)
- Den europeiske unionen (norvega nova)
- สหภาพยุโรป (Sahaphaap Yurohp) (taja)
- Європейський Союз (Jevropejśkyj Sojuz; ukraina)
- Еўрапейскі Саюз (Jeŭrapiejski Sajuz; belorusa)
- یورپی یونین (Yūrapī Yūniyan) (urdua)
- Yevropa Ittifoqi (uzbeka)
- ஐரோப்பிய ஒன்றியம் (Airoppiya Onriyum) (tamila)
Remove ads
Notoj kaj fontoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads