Onitsha

From Wikipedia, the free encyclopedia

Onitshamap
Remove ads

Onitsha [oniĉa] estas komerca metropolo kaj ĉefdiocezo en Niĝerio. Ĝi situas en la subŝtato Anambra.

Thumb
Ponto de Onitsha
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Onitsha situas en sudorienta parto de Niĝerio laŭ rivero Niger.

Historio

Enmigrintoj fondis la urbon en la 16-a jarcento, kiel Ado N'Idu. Ĝi baldaŭ iĝis ĉefurbo de loka reĝlando. En 1857 britaj komercistoj establis komercan stacion. En 1884 Onitsha iĝis parto de brita kolonio. La loko estis grava centro de komercado pri palmooleo pro la navigebla rivero. En 1965 ponto konstruiĝis.

Trafiko

Onitsha estas finhaltejo de navigado laŭ la rivero. Ĉefvojoj kuras al Beninurbo (tra Asaba) kaj Enugu, krome estas 2 malpli gravaj vojoj.

Industrio

Onitsha estas la plej grava komercejo de la lando.

Klimato

Onitsha havas tropikan klimaton. Jare pluvas 1993 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en septembro. La averaĝa temperaturo varias inter 24-26 °C.

Vidindaĵoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads