Orăștie
urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Orăștie [orəŝtie] (hungare Szászváros [sasvaroŝ], germane: Broos[1]) estas urbo en Rumanio sudoriente de Deva.

Remove ads
Loĝantaro
En 1910 Szászváros havis 7 672 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj, ciganoj); en 1992 24 174 (rumanoj, 2,6 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio skriba estis en 1224; en 1332 ĝi estis ekleziejo. En la 11-a kaj 12-a jarcentoj tie loĝis sikuloj, kiuj plulokiĝis orienten, kaj alvenis saksoj anstataŭ ili. En 1324 ĝi estis jam urbo. En 1582 tie aperis unu el la plej fruaj rumanaj tradukaĵoj de la Malnova testamento per literoj cirilaj: Palia de la Orăștie. En 1663 Apafi la 1-a, landestro de Transilvanio, fondis kolegion en la urbo, kiu fariĝis gimnazio en la 19-a jarcento. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad vármegye.
Inter la 13-a kaj la 19-a jarcentoj Broos estis la okcidenta limo de la Reĝa tero.
Remove ads
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Komunumoj pri szász (= sakso) en Hungara reĝlando
Iam tie loĝadis saksoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads