Paŭlino de Saksio-Vajmaro-Eisenach

germana princino From Wikipedia, the free encyclopedia

Paŭlino de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Remove ads

Pauline Ida Marie Olga Henriette Catharina von Sachsen-Weimar-Eisenach (naskiĝinta la 25-an de julio 1852 en Stutgarto, mortinta la 17-an de majo 1904 en Orte) estis princino de Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj dukino de Saksio kiel ankaŭ post la geedziĝo hereda dukino de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Thumb
Ĉerko en la antaŭo en la Princa kripto de Weimar.
Remove ads

Vivo

Paŭlino estis la plej maljuna infano de princo Hermano (Saksio-Vajmaro-Eisenach) (1825–1901). Li fondis per la geedziĝo kun Auguste von Württemberg (1826–1898), la plej juna filino de reĝo Vilhelmo la 1-a de Virtembergo, kaj per soldatiĝo ĉe la reĝa virtemberga armeo, la t.n. virtembergan linion de la domo Saksio-Vajmaro-Eisenach. Paŭlino edziniĝis en la 26.8.1873 al la hereda duko Karlo Aŭgusto (1844–1894), sia kuzo de dua grado. La geedziĝdato prokrastiĝis; komence estis planite ke ĝi fariĝu okaze de la eksteritaluja premiero de la opero Aida en Vajmaro.[1]

Ŝia edzo mortis antaŭ la patro, pro kio ŝia plej maljuna filo posteulis en 1901 kiel grandduko. Sub ŝia patroneco malfermitis en 1901 en Ramsla Paulinenstift (laŭ planoj de Karl Vent), unu el la plej malnovaj infanĝardenoj en la regiono. Paŭlino estis la lasta familiano de la dinastio de Saksio-Vajmaro kiu (ĝismorte) loĝis ĉe Kastelo Belvedere (Weimar).[2] Paŭlino estis entombigita en la Princa kripto de Weimar.

Laŭ ŝi estis nomita Paŭlina Turo, emblemo de la proksima urbo Bad Berka.[3] Kvin kantoj komponitaj de Josephine Caroline Lang el la verko scheffel-a Der Trompeter von Säckingen (op. 45) dediĉitis al Paŭlino.[4]

Remove ads

Idoj

El la geedzeco kun la hereda duko naskiĝis du filoj:

⚭ 1903 princino Caroline Reuß zu Greiz (1884–1905)
⚭ 1910 princino Feodora von Sachsen-Meiningen (1890–1972)
  • Bernardo Henriko (Saksio-Vajmaro-Eisenach) (1878–1900), princo

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads