Perfekteco (budhismo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Perfektecoj estas virtoj, kiuj estas disvolvigitaj de bodisatvoj dum nekalkuleblaj vivoj kaj kiuj kondukas al realigo de budheco.

Rapidaj faktoj BUDHISMAJ PERFEKTECOJ ...
Pliaj informoj Esperante, Palie ...

En Teravado tradicie estas indikataj dek moralecoj (nomoj en palie):

  1. danao : malavaremo, donado sin mem
  2. ŝilo : moralemo, ĝusta traktado
  3. nekamo : abstinemo
  4. praĝnjo : saĝeco, enrigardo
  5. virjo : energiemo, persistemo, klopodemo
  6. kŝantio : pacienco
  7. saĉo : verdiremo, honesteco
  8. aditano : energiemo, decidemo
  9. metao : afablemo
  10. upeko : trankvilemo

En mahajana budhismo, en kiu la paramitoj havas multe pli gravan rolon, Praĝnaparamita sutro kaj Lotosa sutro nomigas ses moralecojn (nomoj en sanskrito):

  1. Danaa paramito : malavaremo, donade sin mem
  2. Ŝila paramito : moralemo, ĝusta traktado
  3. Praĝnja paramito : saĝeco, enrigardo
  4. Kŝantia paramito : pacienco
  5. Virja paramito : energiemo, persistemo, klopodemo
  6. Djana paramitosmṛti : koncentriĝo

Pli posta Daŝabhumika sutro citas pluajn kvar:

7. upaja : kapablemo
8. pranidhana : promeso, decidemo
9. bala : spiritforto
10. ĝnjana : sciemo
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads