Pariso

filo de Priamo From Wikipedia, the free encyclopedia

Pariso
Remove ads

Pariso (en antikva greka lingvo : Πάρις) ankaŭ Aleksandro, en la Helena mitologio, estas troja princo[1], frato de Hektoro, duenaskita filo de reĝo Priamo kaj de Hekubo.

Thumb
Helena kaj Pariso, detalo de la pentraĵo La amo de Helena kaj Pariso (fr: L'amour d'Hélène et Paris) de Jacques-Louis David, 1788, Luvro.
Ĉi tiu artikolo temas pri greka rolulo. Por urbo rigardu la paĝon Parizo.
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Verko ...

Dum lia patrino estis graveda, omeno anoncis, ke la naskota princo estigos la detruon de Trojo. Timigita, Primao ordonis, ke oni mortigu la infanon. Pariso estis elmetita sur monto Idao, kie li estis akceptita de ŝafistoj.

Kiam li adoltiĝis, li volis esti agnoskita kiel troja princo. Afrodito, Atena kaj Hera aperas al li kaj demandas lin, kiu meritas la oran pomon (tiel nomata Pomo de la malakordo) kiun Eriso destinis « al la plej bela ». Pariso elektas Afroditon, tiu ĉi promesas al li, ke amos lin la plej bela virino el la mondo (juĝo de Pariso).

Poste Pariso alvenas en Sparto kaj estas gasto de reĝo Menelao. Sed tiu ĉi devis viziti Kreton kaj Pariso profitas la okazon por delogi lian edzinon, la bela Helena kaj forporti ŝin en Trojon.

Furioza, reĝo Menelao arigas la reĝojn de Grekio, kaj deklaras la Trojan militon.

Dum tiu milito, Pariso mortigas Aĥilon per sago en tendenon, kaj estos mortigita fare de Filokteto.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads