Nukso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Nukso estas ĝenerala termino por diversaj fruktoj (akenoj, guŝoj), aŭ parto de frukto (de drupo), aŭ semo. Nuksoj ofte havas sekan malmolan ŝelon kun manĝebla kerno, ekz. avelo, kaŝtano, juglando, Brazila nukso, ternukso. Oni kultivas multajn specojn por manĝi la kernon aŭ produkti oleon.


En plantoscienco, estas aldona postulo ke la ŝelo ne malfermiĝu por liberigi la semon (dehisko). En ĝenerala kunteksto, ampleksa vario de sekigitaj semoj estas nomataj nuksoj, sed en botanika kunteksto, nur tiuj kiuj inkludas la dehiskan frukton estas konsiderataj veraj nuksoj. La traduko de "nukso" en kelkaj lingvoj ofte postulas parafrazojn, ĉar tiu vorto estas iome ambigua.
Plej semoj venas el fruktoj kiuj nature liberiĝas el la ŝelo, malkiel nuksoj kiaj aveloj, kaŝtanoj, kaj glanoj, kiuj havas malmolajn ŝelomurojn kaj originas el kompona ovario. La ĝenerala kaj origina uzado de la termino estas malplej liniga, kaj tiele multaj nuksoj, kiel migdaloj, pekanoj, pistakoj, juglandoj, kaj Brazilaj nuksoj,[1] ne estas nuksoj laŭ botanika senco. La komuna uzado de la termino ofte aludas al ajna durŝela, manĝebla kerno kiel nukso.[2]
Remove ads
Botanika difino
En botaniko, nukso estas simpla seka frukto kun unu semo (malofte du), en kiu la ovaria muro iĝas tre dura ekde maturiĝo, kaj la semo restas ne fiksita al la ovaria muro. Tiaj veraj nuksoj devenas de iuj plantoj, ekzemple de la ordo Fagales (Fagaloj).

- Ordo Fagaloj (Fagales)
- Familio Juglandaceae (Juglandacoj)
- Juglando (J. Juglans)
- Nigra juglando (J. nigra)
- Reĝa juglando (J. regia)
- Blanka juglando aŭ Buternukso (J. cinerea)
- Karjo (fojfoje "Hikorio"), Pekano (J. carya)
- ? (angla "Wingnut") (J. pterocarya)
- Juglando (J. Juglans)
- Familio Fagaceae (Fagacoj)
- Familio Nothofagaceae (Notofagacoj)
- Familio Betulaceae (Betulacoj)
Remove ads
Kuirarta difino


Nukso en kuirarto estas kategorio multe malpli limiga ol nukso en botaniko, ĉar la termino estas aplikita al multaj semoj kiuj ne estas botanike veraj nuksoj. Iu ajn granda, ole-enhava kerno trovata ene de ŝelo kaj uzata kiel manĝo estas ofte nomata nukso.
Nuksoj estas grava fonto de nutreroj kaj por homoj kaj por naturo ĝenerale. Ĉar nuksoj ĝenerale havas tre grandan oleenhavon, ili estas tre aprezata fonto de manĝo kaj energio. Granda nombro de semoj estas manĝeblaj de homoj kaj uzataj en kuirarto, ĉu manĝataj krudaj, ĉu ĝermintaj, aŭ rostitaj kiel trinkomanĝo, aŭ premita por oleo kiu estas uzata en kuirado kaj kosmetiko. Nuksoj (aŭ semoj ĝenerale) estas ankaŭ grava fonto de nutrado por la natura vivo. Tio estas partikulare grava en moderaj klimatoj kie animaloj kiel garoloj kaj sciuroj stokas glanojn kaj aliajn nuksojn dum la aŭtuno por eviti malsategon dum la fino de aŭtuno, la tutan vintron, kaj komenco de la printempo.
Nuksoj uzataj por manĝo, ĉu veraj nuksoj aŭ ne, estas inter la plej oftaj manĝalergioj.[3]
Multaj similaj plantaĵoj (ĉu fruktoj aŭ semoj) estas ofte nomataj nuksoj en kuirarto aŭ ĉiutaga parolado sen kongrui kun la botanika difino. Ekzemple la jenaj:
- Migdalo (Prunus dulcis)
- Brazila nukso = Bertoletio (Bertholletia excelsa)
- Aleŭrito (Aleurites moluccana)
- Akaĵuo (Anacardium occidentale)
- Kokoso (Cocos nucifera)
- Eskulo (Sapindaceae Aesculus)
- Ĉevalkaŝtano (ne vera kaŝtano) (Aesculus hippocastanum)
- Marono manĝebla kaŝtano (Castanea sativa)
- Makadamio (ne en PIV) (Proteceae Macadamia)
- Eŭforbio, Krotono, Ricino (ekz "Mongongo" de Afriko) (Euphorbiaceae Crotonoideae Ricinodendreae)
- Ternukso = Arakido (Arachis hypogaea)
- Pinsemo (ne en PIV) (Pinus)
- Pistako (Pistacia vera)
Remove ads
Specoj
En la 21a jarcento, ĉirkaŭ dekduo da specoj konstituas plimulton de la tutmonda produktado de nuksoj, kio montriĝas en la suba tabelo por ĉefaj komercaj nuksoj.[4][5]
Remove ads
Manĝado

Nuksoj enhavas la diversajn nutraĵojn kiuj estas bezonataj por la kresko de nova planto.[10] Komponoj varias, sed ili tendencas havi malaltajn enhavojn de akvo kaj de karbohidratoj, kun altaj niveloj de grasoj, proteinoj manĝmineraloj kaj vitaminoj.[10] La digestebleco de la proteino je ĉirkaŭ 90% estas iomete pli malalta ol tiu de viando kaj fiŝo, sed povas esti plibonigita per plena maĉado.[11] La grasoj estas plejparte nesaturitaj kaj nuksoj estas fonto de esencaj grasacidoj omego-3.[10][12] Kiel parto de sana homa dieto, longperspektiva konsumo de diversaj nutraĵoj en nuksoj povas kontribui al pli malalta risko de kardiovaskulaj malsanoj, reduktitaj niveloj de ensanga kolesterolo kaj malpliigitaj mortindicon.[10] Por vegetaranoj kaj veganoj, nuksoj disponigas multajn el la esencaj nutraĵoj kiuj povas manki en aliaj plantbazitaj manĝaĵoj.[11]
Nuksoj provizas nutraĵojn kaj por homoj kaj por faŭno.[10] Ĉar nuksoj ĝenerale havas altan oleoenhavon, ili estas signifa energifonto.[10] Multaj semoj estas manĝeblaj de homoj kaj uzataj en kuirado, manĝataj krudaj, burĝonitaj aŭ rostitaj kiel manĝeto, muelitaj por fari nuksbuterojn, aŭ premitaj por oleo, kiu estas uzata en kuirado kaj kosmetikaĵoj.[10] Regula konsumo de nuksoj de pli ol 140 g semajne povas profitigi la kontrolon de pezo kaj kontribui al malpliigo de korpa pezo en homoj.[10]
Konstituantoj
Nuksoj estas la fonto de energio kaj de nutraĵoj por la nova planto. Ili enhavas relative grandan kvanton de kalorioj, esence nesaturataj kaj unusaturataj grasoj, kiaj la linolea acido kaj la linolena acido, vitaminoj, kaj esencaj aminoacidoj. Multaj nuksoj estas bonaj fontoj de vitamino E, vitamino B2, foliacido, fibro, kaj la esencaj mineraloj magnesio, fosforo, kalio, kupro, kaj seleno.[13] Nuksoj estas plej sanigaj en sia kruda nerostita formo.[14] ĉar ĝis 15% el la grasoj estas detruita dum la rostoprocezo. Nerostitaj juglandoj havas dufoje pli multajn kontraŭoksidantoj kompare al aliaj nuksoj aŭ semoj.[14] Estas polemiko ĉu plialtigo de dietaj kontraŭoksidantoj faras profiton aŭ damaĝon.[15][16]
La jena tabelo listigas la procenton de variaj nutraĵoj en kvar nerostitaj semoj.
Esplorado
Nuksoj estas sub antaŭesplorado por taksi ĉu ilia konsumo estas rilata al pli malalta risko por kelkaj malsanoj, kiel ekzemple kardiovaskulaj malsanoj kaj kancero.[10][17] Revizio de 2014 indikis ke konsumado de unu aŭ pluraj porcioj de nuksoj aŭ de arakida butero tage estis rilata al pli malalta risko de iskemia kormalsano, ĝenerala kardiovaskula malsano, apopleksio ĉe virinoj, kaj ĝenerala mortindico.[18] Ĝenerala studo de 2022 konfirmis tiujn rezultojn kaj trovis 22% redukton en ĉiukaŭza mortindico.[19]
Remove ads
Apartaj specoj
Glanoj


Glano estas frukto de kverko, genro Quercus. La glano estas nukso kiu formas parton de la arba vegetaĵaro de la moderklimataj arbaroj tra la tuta mondo.[20] La glano kiel frukto estas komponita de alta enhavo en karbohidratoj kaj grasoj de alta nutrokvalito,[21]5 pro kio oftis la homkonsumado de tiu frukto fare de la homedaj socioj en la tuta moderklimata zono.[20] En la mezepoko ĝi servis ofte kiel manĝaĵo (la faruno el ĝi) en periodoj de malsato. Por ke la glano estu uzata por la homa konsumado, tiu devas estis procezita por elimini aŭ neŭtraligi enhavatajn taninojn (aŭ tanina acido), kio havigas amaran guston al la glano kaj povas esti toksa por homoj depende de la specio, variaĵo ktp; tial oni preferas kaj rekomendas la konsumon nur de la plej dolĉaj variaĵoj, kiuj enhavas malpli grandan koncentron de taninoj. La glanojn oni konsumas ĉu krude ĉu rostite, kaj eblas ankaŭ krei subproduktojn: ekzemple dum la dua duono de la 20-a jarcento populariĝis glanlikvoro, en kelkaj regiono de Hispanio, ekzemple en Ekstremaduro. Tradicie estis populara ankaŭ la konsumado de glanoj akompanita de dolĉaĵoj kiel ekzmeple sekaj figoj.
En naturo ĝin ŝatas la aproj. Tiukadre kutime oni paŝtas porkojn ofte en malferma kverka arbaro. Tial oni produktas la plej bonkvalitan ŝinkon en sudhispanaj regionoj, kiel ekzemple Ekstremaduro kaj Andaluzio. Multaj aliaj bestospecioj profitas de la alta nutrenhavon de glanoj, kiel ekzemple gruoj, multaj aliaj arbaraj birdoj, sciuroj, ktp.
Glanhistorio
Oni scias, ke oni konsumis glanojn ekzemple en Iberio fare de homedoj ekde antaŭ 300 000 jaroj laŭ ĵusaj esploroj en la fama Arkeologia kuŝejo de Atapuerca, Provinco Burgos,[22] inter aliaj faktoroj pro la energia efikeco de ties rikoltado kompare kun la energia kosto de ĉasado.[22] Plu antaŭen, de antaŭ proksimume 12 000 jaroj[23] estas la unuaj pruvoj de la rikoltado de glanoj en rokpentraĵoj de orrienta Iberio en unu de la grotoj de Alcoy, kaj en aliaj grotoj kiel ĉe Tossal de la Roca en Alicante, kun Roc del Migdia kaj Cingle Vermell en Barcelono.[24]

Pli ĵuse el Neolitiko, antaŭ ĉirkaŭ 7 000 jaroj tra la Kuprepoko kaj la Bronzepoko ĝia la Ferepoko antaŭ ĉirkaŭ 2 100 jaroj estis ĉirkaŭ 42 kuŝejoj de iberoj dise tra la tuta mediteranea marbordo en Iberio en kiu bazo de la dieto estis glanoj; ĉar oni trovis nombrajn pravigajn pruvojn: restaĵoj de glanoj stokitaj en ujoj kaj en setlejaj zonoj proksimaj al la fornoj por panbakado, kaj kiel propono en nekropoloj.[24]
La vakceoj kaj aliaj popoloj de la centro kaj nordo de antaŭromia Iberio akiris panigeblan farunon el ili. Tiel asertis Strabono en sian verkoj pri la popoloj de la nordo de Iberio:
![]() |
|
Remove ads
Alergioj kaj tokseco
Nuksa alergio estas iom ofta problemo, kiu estas surprize danĝera al iuj homoj. Eĉ etaj kvantoj de nuksoj povas kaŭzi seriozan ŝokon aŭ morton al suferantoj de tiaj alergioj. Plej ofte temas pri ternuksa alergio.
Nuksoj uzataj por manĝaĵo estas ofta fonto de manĝalergenoj.[10] Reagoj povas varii de mildaj simptomoj ĝis severaj, kondiĉo konata kiel anafilaksio, kiu povas esti vivdanĝera. La reago estas pro la liberigo de histamino fare de la korpo en respondo al alergeno en la nuksoj, kaŭzante haŭtajn kaj aliajn eblajn reagojn.[25] Multaj fakuloj sugestas ke persono kun alergio al arakidoj devus eviti manĝi ankaŭ arbonuksojn, kaj inverse.[10][26]
Remove ads
Salubraj efikoj
Krom la alergia problemo, nuksoj estas salubraj. Diversaj sciencaj esploroj trovis ke dieto kun nuksoj helpas al la sano kaj pli longa vivo.
Historia uzado
Nuksoj, kiaj naturaj migdaloj, Euryale ferox, eŭrialo aŭ dorma akvolilio, glanoj, pistakoj kaj trapoj, estis granda parto de la homa manĝaĵaro antaŭ 780,000 jaroj. Prahistoriaj homoj disvolvigis varion de iloj por rompi kaj malfermi la nuksojn dum la Pleistoceno.[27] La nuksoj de Aesculus californica estis manĝataj de la indianoj de Kalifornio dum malsategoj post la engluto de venenaj konstituantoj de la nura disponebla manĝaĵoj.
Remove ads
Proverbo
Ekzistas proverboj pri nukso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[28]:
„ Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis. ” „ Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa. ”
Vidu ankaŭ
- Nuksorompilo
- Nuksrompulo
- Seka frukto
- Muskato
- Vomiga nukso
- En la hispana la gorĝa pomo aŭ Adam-pomo estas nomata "nuez" tio estas nukso aŭ ankaŭ juglando.
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads