Percy Lowe
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Percy Roycroft LOWE (2a de Januaro 1870 – 18a de Aŭgusto 1948) estis angla kuracisto kaj ornitologo.
Remove ads
Biografio
Lowe naskiĝis en at Stamford, Lincolnshire kaj studis medicinon en la Jesus College (Kembriĝo).[1] Li servis kiel civila kuracisto en la Dua Bura Milito, kaj estante en Sudafriko li interesiĝis en ornitologio. Reveninte li iĝis privata kuracisto de Sir Frederick Johnstone, 8a Baroneto, kies konstanta veturado eksponis Lowe al birdoj tra la tuta mondo.[2]
Dum la Unua Mondmilito li servis en la Reĝarmea Medicina Korpuso.
Lowe laboris kun Dorothea Bate pri fosiliaj strutoj en Ĉinio.[3]
En Novembro 1919 li sukcedis William Robert Ogilvie-Grant kiel Birdozorgisto ĉe la Muzeo pri Natura Historio de Londono, posteno el kiu retiriĝis je 65a datreveno en 1935. Li estis sukcedita de Norman Boyd Kinnear.

Li estis ĉefredaktoro de la Bulletin of the British Ornithologists' Club el 1920 ĝis 1925 kaj prezidanto de la British Ornithologists' Union el 1938 ĝis 1943. En 1933 li estis unu el dek unu gravuloj (kun William Grenfell, Barono Desborough; Hugh S. Gladstone; Edward Grey; Julian S. Huxley; T. G Longstaff; Peter Chalmers Mitchel; Rothschild; Mungo Murray; Emma Louisa Turner; kaj Harry Forbes Witherby) kiu subskribis alvokon, kiu rezultis en la fondo de la British Trust for Ornithology (BTO), organizaĵo por la studo de birdoj en la Britaj Insuloj.[4] Lia publikaĵo de 1936 The finches of the Galapagos in relation to Darwin's conception of species enkondukis la esprimon Darvinaj fringoj.[5]
En 1939 li estis elektita membro de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio kaj en 1946 li ricevis la Godman-Salvin Medalon de la British Ornithological Union.[6][7]
Formortinta specio de pingveno, nome Archaeospheniscus lowei, estis tiel nomita liahonore por agnoski siajn esplorojn pri pingvenaj fosilioj.[8]
Remove ads
Publikaĵoj
- Lowe, P. R. (1911), A naturalist on desert islands, London: Witherby & Co, https://archive.org/details/naturalistondes00lowe
- Lowe, P. R. (1913), Our Common Sea-Birds, London: Country Life
- Lowe, P. R. (1936), "The finches of the Galapagos in relation to Darwin's conception of species", Ibis 78 (6): 310–321, doi:10.1111/j.1474-919x.1936.tb03376.x
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads