Philippe Sands

From Wikipedia, the free encyclopedia

Philippe Sands
Remove ads

Philippe SANDS (Londono, la 17-an de oktobro 1960) estas brita-franca juristo, advokato, aŭtoro kaj universitata profesoro ĉe Universitato-Kolegio de Londono. Ekde la 5-a de februaro 2018, Sands estas la prezidanto de la angla PEN-Klubo[1] kaj estrarano de la Hay Festival of Arts and Literature [2]. Sands ankaŭ estas tre serĉata fakulo ĉe novaĵservoj kiel ekzemple la BBC, CNN, Sky News, Al-Ĝazira, la Financial Times kaj The Guardian.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Remove ads

Internacia juro

Kiel specialisto pri homaj rajtoj kaj internacia juro, li funkcias kiel konsilisto kaj aktivulo en multaj internaciaj tribunaloj. Sands defendis kazojn antaŭ la Internacia Kortumo, la Internacia Tribunalo pri Marjuro, la Kortumo de Eŭropa Unio, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj la Internacia Puna Kortumo[3].

Sands funkcias kiel konsilisto kaj mandatulo pri ekzemple demandoj rilataj al la imuneco de nunaj kaj iamaj ŝtatestroj de la jurisdikcio de naciaj kaj internaciaj tribunaloj. Li estis implikita en kelkaj el la plej gravaj internaciaj procesoj, de Pinochet ĝis Guantanamo.

Li ankaŭ arbitraciis antaŭ la Internacia Centro por Arbitracio de Investaj Disputoj (ICSID) kaj la Kortumo por Arbitracio en Sporto (CAS)[4].

En novembro 2020, grupo de internaciaj juristoj prezidataj de Sands kaj Florence Mumba komencis redakti leĝproponon por krimigi ekocidon, la detruon de ekosistemoj[5].

Remove ads

Verkaro

Sands estas la aŭtoro de pluraj libroj pri internacia juro, inkluzive de

  • 2005: Lawless World: America and the Making and Breaking of Global Rules (Mondo senleĝa: Ameriko kaj la Kreado kaj Rompiĝo deTutmondaj Reguloj). En tiu libro Sands pritraktas la laŭleĝecon de la Iraka Milito en 2003. En la dua eldono de World Without Law (2006), Sands rivelis ke la tiama brita ĉefministro Tony Blair promesis al prezidento George W. Bush ke li subtenos usonajn planojn por invadi Irakon antaŭ ol li serĉis jurajn konsilojn pri la laŭleĝeco de la invado. Sands opiniis, ke en la internacia juro ne ekzistis jura bazo por milita agado en Irako[6].
  • 2008: Torture Team: Rumsfeld's Memo and the Betrayal of American Values.
  • 2016 East West Street: On the Origins of Genocide and Crimes against Humanity estis plurfoje premiita, inkluzive de la Baillie Gifford Prize for Non-Fiction kaj estis tradukita al dudek lingvoj.
  • 2020: The Ratline: Love, Lies and Justice on the Trail of a Nazi Fugitive pri Otto Wächter[7].
Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads