Piła
urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Piła - ĝis 1945 germanlingve Schneidemühl - estas urbo en la nuna provinco Grandpollando de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en ankaŭ samnoma distrikto Piła kaj estas la administra centro de la distrikto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 71 735 loĝantoj sur areo de 102,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 699 loĝantoj/km².

Ĝis 1920 la urbo estis parto de la Reĝlando Prusio kaj apartenis al la provinco okcidenta Prusio. Post la ribelo de Grandpolujo de 1920 kaj la Traktato de Versajlo la urbo restis lime de la Germana Regno kaj iĝis la sidejo de la provinca direktoro (germane nomita Landeshauptmann aŭ Landesdirektor) de la provizore instalita provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio. Post 1945 la regiono estis alligita al komunista ŝtato kiu ekde 1952 oficiale nomiĝis Pola Popola Respubliko.
Remove ads
Partneraj urboj
- Châtellerault, Francio
- Cuxhaven, Germanio
- Dmitrov, Rusio
- Kronŝtadto, Rusio
- Schwerin, Germanio
Famuloj ligitaj kun la urbo
- Felix Solmsen, klasika filologo kaj hindeŭropologo
- Michael Brink
- Stanisław Staszic
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




