Pierrafortscha
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Pierrafortscha estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Remove ads
Geografio
Pierrafortscha situas en la Friburga Mezlando sude de la kantonĉefurbo Friburgo sudoriente de la rivero Sarino, kiu ĉe la nordokcidenta komunumlimo estas barita al la Lago de Pérolles. La komunumo konsistas el la vilaĝetoj Pierrafortscha, Granges ĉe Marly, La Schürra, Morvin kaj Villars ĉe Marly.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,06 km², de kiuj 22,1% estas kovritaj de arbaro, 69,6% servas por agrikulturo kaj 7,3% por setlado. [2]
Remove ads
Najbaraj komunumoj
La komunumo Pierrafortscha limas en nordo al Friburgo, en nordoriento al Sankt-Urso, en sudoriento al Tentlingen, en sudo al Villarsel ĉe Marly, kaj en okcidento al Marly.
Trafiko
La komunumo Pierrafortscha situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En okcidento al kantona ĉefvojo n-ro 180.1 kaj en oriento al kantona ĉefvojo n-ro 178 tuŝas la komunuman teritorion. Tamen la vilaĝoj de la komunumo atingeblas nur pere de mallarĝaj flankaj vojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 5 kilometrojn nordo de la komunumo norde de Friburgo. La komunumo Pierrafortscha ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Pierrafortscha datiĝas el la jaro 1267 kiel Pierraforchia. Ĝian nomon ĝi havas de la giganta migra ŝtonego, kiu ankaŭ estas la blazona simbolo de la komunumo. Apud la ŝtonego estis malkovrita setlejo el la mezolitiko. La teritorio de Pierrafortscha en la 15-a jarcento fariĝis parto de la Malnova Kamparo de Friburgo. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la distrikto Friburgo. En la jaro 1832 Pierrafortscha konstituiĝis kiel aparta komunumo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la distrikto Sarino.[3]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads