Sarino (distrikto)
distrikto de kantono Friburgo en Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Sarino (en la franca lingvo district de Sarine, en la germana lingvo Saanebezirk) estas administra unuo de Kantono Friburgo. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 111 151 loĝantoj sur areo de 217,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 511 loĝantoj/km². Ĝia ĉefloko estas la kantonĉefurbo Friburgo.
Remove ads
Geografio
La distrikto Sarino etendiĝas en la Friburga Mezlando laŭlonge de la meza parto de la rivero Sarino, laŭ kiu ĝi nomiĝas kaj kiu en nordo de la distrikto alfluas al la Lago de Schiffenen kaj en sudo de la distrikto elfluas el la Lago de Grejerco, ambaŭ baraĵlagoj.
Trafiko
Tra la distrikto Sarino pasas la svisa aŭtovojo A12 de Berno tra Friburgo al Laŭzano, kaj la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Laŭzano. La plej grava trafiknodo estas la kantonĉefurbo Friburgo, kiu disponas ankaŭ pri regiona busreto, kiu servas la tutan regionon.
Komunumoj de la distrikto Sarino
La distrikto Sarino konsistas (stato en 2010) el 36 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Friburgo estas la plej granda. Jen la listo:
Historio
La distrikto Sarino estiĝis el la iamaj distrikto Friburgo kaj Farvagny, kiuj ekzistis inter la jaro 1831 ĝis 1848 en la jaro 1848 surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo.[1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads