Pilono

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pilono
Remove ads

Pilono laŭ PIV kaj Reta Vortaro estas

  1. Portalo de antikva egipta templo konsistanta el du baze tre larĝaj turoj kaj intera lintelo[1]: ĉi tiuj kvinetaĝaj pilonoj, kun muroj mallarĝiĝantaj supren, ĉi tiu trietaĝa pordego, kiu kunigis ilin, la skulptaĵoj, kies malgaja fantazio miksis kruelecon kun pieco, faris premegan impreson[2].
  2. alta konstruaĵo kun pendiga funkcio.
    • a) Konstruaĵo fikstenanta la ŝnuregojn de pendoponto[3]: mi ekvidas alian, blankan, gracian ponton, ĉe kies pilono mi prenis ŝian manon la unuan fojon[4]
    • b) Konstruaĵo alte subtenanta kablojn por fortatensia kurento[5]: grandaj transport-kostoj kun energio-perdo el la dratoj subtenataj de malbelaj pilonoj[6]
Thumb
unua pilono en la templo de Iziso, sur la nila insulo Fileo (latine Philae), vidaĵo de nord-oriento
Thumb
pilono de la ponto Zakim en Bostono

Laŭ Francisko Azorín pilono estas Monumenta enirejo ĉe egiptaj konstruaĵoj defendornamita ambaŭflanke per turoj.[7] Li indikas etimologion el la greka pilon (pordo) kaj de tie la latina pila. Kaj li aldonas la terminon pro-pilono, por pli simpla enirejo, konsistanta el tursimila portalo.[8]

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads