Formulo 1
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Formulo 1 (mallongigo F1) estas la plej alta aŭtosporta kategorio. Laŭ ĝia regularo la Internacia Aŭtomobila Federacio (FIA) organizas mondoĉampionumon, en kiu stiristo kaj konstruistoteamo povas gajni titolon. Por tio ili partoprenas en ĉirkaŭ 24 kurumoj en multaj landoj kaj kontinentoj. Tiujn kurumojn oni nomas "Granda Premio". Ili okazas sur asfaltaj rondkruejoj. Ĝi komenciĝis kiel Aŭtomobila ĉampionumo en la jaro 1950. Ĉar ĝi havas la plej altajn postulojn al la sperto de stiristoj kaj al la teĥniko de la aŭtoj, oni nomas Formulo 1 ankaŭ la "pinto de motorsporto".


La plej sukcesaj stiristoj estas Lewis Hamilton kaj Michael Schumacher. Ili gajnis po sep titolojn. La plej sukcesa teamo estas la Scuderia Ferrari kun 16 titoloj.
Remove ads
Priskribo de ĉampionumo
En la sezono 2025 la ĉampionumo konsistas 24 kurumoj en kiuj dek teamoj kun 20 stiristoj partoprenas. Ili okazas ĉefe en Eŭropo, Azio, kaj Nordameriko. Po unu kurumo okazas en Sudameriko kaj Oceanio. La lasta kurumo en Afriko okazis en 1993. Laŭ la rezulto de kurumo la stiristoj kaj teamoj gajnas poentojn. Tiu, kiu havas la plej multajn poentojn je la fino de la sezono, fariĝas ĉampiono. La FIA disdonas titolon al stiristoj ekde 1950 kaj al konstruistoj ekde 1958.
La kurumoj okazas sur specialaj kurejo kaj sur fermitaj publikaj stratoj. La teamoj devas mem konstrui sian ĉasion. Ili rajtas mem konstrui la motoron aŭ aĉeti ĝin de alia konstruisto. Por la sezono 2025 Ferrari, Mercedes, Renault kaj Honda konstruas motorojn. Ĉiu teamo ricevas la saman aron da pneŭoj de Pirelli. Ĉiu teamo devas teni du samaspektajn veturilojn en ĉiu kurumo. Ekde 2014 ĉiu stiristo elektas propran numeron, kiu aperas sur sia veturilo por distingi ilin. Stiristo tenas la numeron por sia tuta kariero.
Remove ads
Historio
En sia historio, la serio evoluis el antaŭmilitaj Eŭropaj grand-premiaj kuradoj en la 1930aj jaroj. Reviviĝis aŭtosporto post la dua mondmilito kaj la FIA ekverkis novan regularon aŭ t.n. Internacian Formulon por unu-seĝaj vetkuraj veturiloj en 1946.[1] Oni nomis ĝin Formulo A aŭ Formulo 1 por distingi ĝin de la regularo por malpli rapidaj veturiloj, kiun oni nomis Formulo B aŭ Formulo 2. Post iom da tempo la nomoj kun nombro estis pli ofte uzata. En tiu tempo la grandaj premioj estis unuopaj eventoj. Post la komenco de Monda Motorbicikla Ĉampionumo la FIA reagis kaj anoncis "Mondan Stiristan Ĉampionumon".
La unua ĉampionuma kurumo okazis sabaton la 13-an de Majo 1950 sur la Silverstone Circuit en Britujo. En la komenco preskaŭ ĉiu granda premio okazis en Eŭropo. Ĝis 1960 ankaŭ la Indianapolis 500 apartenis al la sezono, sed ĝi okazis laŭ la tiamaj IndyCar-reguloj. Preskaŭ neniu stiristo el Eŭropo partoprenis ĝin kaj same inverse usonanoj apenaŭ partoprenis en la eŭropaj kurumoj. En la sezonoj 1951 kaj 1952 la FIA decidis uzi la regularon de Formulo 2 pro manko da bonaj Formulo-1-veturiloj. La sezonoj de 1961 ĝis 1965 ankaŭ uzis la Formulo-2-regularon. Italaj teamoj superregis la sporton en la komenco. Alfa Romeo, Ferrari kaj Maserati estis la veturiloj de sep el la naŭ unuaj ĉampionoj. La plej sukcesa stiristo estis Juan Manuel Fangio, kiu gajnis la titolon kvinfoje inter 1951 kaj 1957.

Reguloj ŝanĝiĝis multe kiel ankaŭ pliboniĝis aŭto-teĥnologio kaj britaj teamoj komencis influi la sporton. Ekde 1959 ĉiu ĉampiono stiris veturilon, en kiu la motoro troviĝis malantaŭ la stiristo. La unua estis la teamo Cooper kun Jack Brabham. Brabham poste gajnis sian trian titolon per sia propra teamo. Li estas la sola persono, kiu atingis tion. La teamo Lotus kun sia estro Colin Chapman enkondukis multajn novajn ideojn. En la jaro 1968 la teamo unuafoje uzis "flugilojn" sur formulo-1-veturilo. Jim Clark kaj Graham Hill estis ĉampionoj stirante Lotuson. En 1970 la Lotus-stiristo Jochen Rindt fariĝis la sola ĉampiono, kiu gajnis la titolon post sia morto. Lotus ankaŭ enkondukis la aerodinamikan grund-efikon en la malfruaj 1970aj al Formulo 1. La 60aj kaj 70aj jaroj estis la plej danĝeraj. La veturiloj multe pli rapidiĝis, sed la sekureco ne pliboniĝis. Mezume unu stiristo mortis dum sezono. Post akcidento en 1966 Jackie Stewart iĝis ĉefa postulanto de pli sekuraj kurejoj kaj veturiloj. Pro bojkoto de la stiristoj pri mankanta sekureco trifoje (1969, 1970 kaj 1972) organizantoj malanoncis grandan premion.

Poste la 1980aj estis la epoko de turbo-motoroj, kiam kuradis la plej fortajn F1-motorojn de iam ajn. La plej forta venis de BMW kun proksimume 1000 kW.[2] La malfruajn 1980-ajn aperis multspecaj elektronikaj helpiloj, por ke stiristoj (de kelkaj nomataj "pilotoj") pli bone regu siajn trememajn maŝinojn, interalie aktivaj risortoj, nekrampaj bremsoj kaj tiro-stabiligo. Iujn evoluaĵojn inspiris modernaj strat-aŭtoj, kaj reciproke iuj, ekzemple aktivaj risortoj, inventiĝis por konkursoj kaj poste havebliĝis ĉe publiko. Ĉiukaze, spektantoj perceptis ke la evoluaĵoj neniigis la neceson por pilota kapablo kaj tial do en 1994 la F1-grupo devigis nature aerumitajn motorojn kaj forigis multe da helpiloj. Iom post iom kelkaj revenis je la konstato ke la teamoj malobeas la regulojn. La plej sukcesaj pilotoj de tiu epoko estis Nelson Piquet kaj Ayrton Senna, kiu trifoje fariĝis ĉampiono kaj Alain Prost, kiu kvarfoje fariĝis ĉampiono. La sezono 1988 estas rimarkinda pro la superrego de la teamo McLaren-Honda. La stiristoj Senna kaj Prost gajnis 15 el 16 grandaj premioj.
La morto de Ayrton Senna kaj Roland Ratzenberger dum la granda premio de San-Marino en 1994 instigis la FIA malrapidigi la veturilojn kaj enkonduki novajn regulojn pri sekurceo. Dum la 1990aj jaroj multaj eksgrandaj kaj malgrandaj privataj teamoj malaperis el Formulo 1 i.a. Lotus, Tyrrell kaj Brabham. De 1998 ĝis 2008 la pneŭj devis havi sulkojn. Ankaŭ de 1998 ĝis la 2016 la veturiloj larĝis 1,8 metrojn anstataŭ 2 metrojn. De 2000 ĝis 2004 Michael Schumacher gajnis kvin sinsekvajn titolojn kun Ferrari. Kun la du titoloj el la antaŭa jardeko li fariĝis nova rekorda ĉampiono. En la sekvaj jaroj tri piltoj starigis la rekordon de la plej juna ĉampiono. En 2005 Fernando Alonso sukcesis, kiam li aĝis 24 jarojn. Tri jarojn poste Lewis Hamilton fariĝis ĉampiono kun aĝo de 23 jaroj. En 2010 Sebastian Vettel ankaŭ aĝis 23 jarojn, sed estis duonan jaron pli juna.

Vettel ankaŭ gajnis la tri sekvajn titolojn kun Red Bull Racing. En 2011 kaj 2013 la teamo superregis la ĉampionumon. En 2014 Jules Bianchi akcidentis dum la granda premio de Japanujo kaj mortis naŭ monatojn poste pro la vundoj. Li estas la plej ĵusa mortinto pro akcidento dum kurumo de la monda ĉampionumo. Por la sezono 2014 la FIA enkondukis novajn motorajn regulojn. Krom la nova 1,6-litra-turbomotoro la veturiloj regajnas energion dum bremsado kaj de la varmo de la eksplodgaso. La teamo Mercedes gajnis ok sinsekvajn titolojn de 2014 ĝis inkluzive 2021. La pilotoj Lewis Hamilton (2014, 2015, 2017-2020) kaj Nico Rosberg (2016) ĝajnis sep titolojn. Per sia unua titolo kun Mclaren Hamilton egalas la titolrekordon de Schumacher. De 2021 ĝis 2024 Max Verstappen gajnis kvar sinsekvajn titolojn kun Red Bull Racing.
Remove ads
Kuradoj

Semajnfino de kurado komenciĝas kutime vendredon, per libera praktiko dum kiu la pilotoj lernos la kurejon, kaj la teamoj eksperimentas pri la aŭtoj kaj determinas la plej bonajn aranĝojn por tiu kurejo. Meritado, por determini la ordon de la aŭtoj por la krado, okazas kutime sabaton. La pilotoj dum unu horo provas fari plej rapidan ĉirkaŭon, kaj la ordon oni fiksas laŭ ĉies plej rapidan ĉirkaŭiron. Okazas dum la semajnfino kuradoj en aliaj aŭtoklasoj por distri la spektantojn.
La kurado mem, kutime okazanta dimanĉan posttagmezon, komenciĝas per praktika ĉirkaŭo, post kiu la aŭtoj kuniĝas sur la "krado" laŭ la ordo en kiu ili meritis. Ili ekas je la komenc-signo situanta super la komenc-fina linio kaj konsistanta el kvin lumoj. Ĉiu brilas unu sekundon kaj ĉiuj malheliĝas, je kiam komenciĝas la kurado. La plimulto da kuradoj distancas 300 kilometrojn, kaj daŭras ne pli ol 2 horojn. Pilotoj haltas por freŝaj pneŭoj (antaŭe ankaŭ por repreni la brulaĵon, sed la reguloj tion malpermesis) minimume unu fojon, kaj eble du aŭ tri fojojn. Decidi kiam fari la revivigan halton (angle pit stop, france arrêt ravitaillement) kompare kun aliaj aŭtoj estas gravege - se kuranta piloto sekvas antaŭan aŭton kaj ne povas pasi, tiu eble haltus pli frue esperante ke kiam ili rekurados, ili povus kuri kiom eble plej rapide en libera aero, kaj tiel do povis pasi aliajn haltantajn aŭtojn.
Poentojn gajnas la pilotoj kaj teamoj ekskluzive pro ties rango en iu kurado. La gajninto ricevas 25 poentojn, duarangulo 18 poentojn, triarangulo 15, kvara 12, kvina 10, sesa 8, sepa 6, oka 4, naŭa 2 kaj deka 1. La jarĉampiono estas la piloto (aŭ por la konstruista ĉampionumo, la teamo) kun plej da poentoj.
Malgraŭ ĝia stato kiel la pinto de aŭtosporto laŭ buĝetoj kaj pilota lerto, oni ofte akuzas ke Formulo-Unu estas neekcita kompare kun malpli prestiĝaj kategorioj. La malsamoj de pilotaj kapabloj kutime negravas pro la relativaj rapidoj en la malsamaj konstruistoj, kaj pasado sur la kurejo maloftas pro la aerodinamiko; sekvantajn aŭtojn malbone efikas la fronta aŭto (tial do pasi estas tre riske kaj preskaŭ neniam okazas, krom se la sekvanta aŭto estas multe pli rapida ol la fronta).
Formulo Unu estas iomete pli obskura en Usono kompare kun ties preskaŭ tute enlanda eksterarad-aŭta serio "IndyCar Series" kaj NASCAR, tamen laŭ buĝeto kaj tutmonda televida spektantaro, ĝi pli grandas ol ambaŭ. Taksoj pri la buĝeto por Ferrari dum 1999 estis ĉirkaŭ 240 milionoj da usonaj dolaroj, kaj eĉ Minardi, la plej malforta teamo, laŭdire elspezis 50 milionojn. Taksoj pri televida spektantaro estas po ĉirkaŭ 300 milionoj por ĉiu kurado.
Remove ads
Ĉampionoj
En 1950, mond-ĉampionuma Formulo Unu kreiĝis por pilotoj. En 1958, oni starigis ĉampionumon ankaŭ por konstruistoj.
Remove ads
Kurejoj

Kurejoj de la jaro 2025:
Ĉiuj subaj kurejoj iafoje gastigis eventon de Formulo-Unu inter 1950 kaj 2024:
- AVUS
- Adelaide Street Circuit
- Ain-Diab Circuit
- Autódromo Internacional Nelson Piquet
- Autódromo Juan y Oscar Alfredo Gálvez
- Autódromo do Estoril
- Brands Hatch
- Circuit de Nevers Magny-Cours
- Circuito da Boavista
- Circuito de Jerez
- Circuito del Jarama
- Cirkvito de Aintree
- Cirkvito de Bremgarten
- Cirkvito de Clermont-Ferrand
- Cirkvito de Manso (Bugatti)
- Cirkvito de Monsanto
- Cirkvito de Mont-Tremblant
- Cirkvito de Montjuïc
- Cirkvito de Okayama
- Cirkvito de Paul Ricard
- Cirkvito de Pedralbes
- Cirkvito de Pescara
- Cirkvito de Zolder
- Detroit Street Circuit
- Donington Park
- Dijon-Prenois
- Fuji Speedway
- Hockenheimring
- Indianapolis Motor Speedway
- Istanbul Park
- Jaypee Group Circuit
- Korean International Circuit
- Kurejo de Zeltweg
- Kyalami
- Nivelles-Baulers
- Nürburgring
- Phoenix Street Circuit
- Prince George Circuit
- Riverside International Raceway
- Reims-Gueux
- Rouen-Les-Essarts
- Scandinavian Raceway
- Sebring International Raceway
- Sepang International Circuit
- Sochi Autodrom
- Valencia Street Circuit
- Watkins Glen International
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Formula1.com - Oficiala retloko por Formulo Unu [Angle]
- FORIX.com - Plena listo de statistikoj de Formulo Unu
- Funo! - Tekstoj, nombroj, bildoj kaj statistikoj pri la Formulo 1 [Esperante]
- wikif1.org Arkivigite je 2016-04-12 per la retarkivo Wayback Machine - Franca F1-a vikio
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads