Pinokjo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pinokjo
Remove ads

Pinokjo estas fama verko de la itala verkisto Carlo Collodi. La nomo "Pinokjo" mem signifas "pinaj okulaj" itale.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Rapidaj faktoj Le avventure di Pinocchio, Aŭtoroj ...
Thumb
Pinokjo desegnita de Enrico Mazzanti en 1883

Maljuna lignaĵisto Ĝepeto skulptas el lignopeco marioneton, al kiu li donas nomon Pinokjo. Ĉi marioneto parolas, ridas, moviĝas, kreskas, petolas, agas tute kiel infano. Kaj kiel infano li trairas la unuajn infanajn tentojn: kaŝa neiro al la lernejo por spekti pupteatron, amikiĝo kun alia friponeto kiu lin devojigas, renkontiĝo kun trompistoj, iluzio pri fabela lando, ŝtelado, kaptiĝo fare de la ĝendarmoj, risko esti fritita kiel fiŝo, efektiva transformiĝo al azeno kun longaj oreloj, ĉar li estas maldiligenta en la lernejo, ktp. Plej nature estas prezentataj ankaŭ absurdaĵoj, kiel enkarcerigo verdiktita al priŝtelito, ne ja al la ŝtelintoj. Kaj ĉiu paĝo estas trempita en la kutima plenkreskula saĝo: se vi agas troviĝos malbone; se vi agas bone, vi ĝuos rekompencon. Akompanas Pinokjon kiel gardanĝelo la Blua Feino, kiu klopodas reenvojigi lin sur la relojn de honesteco; saĝajn maksimojn distribuas la Parolanta Grilo; sed ilin Pinokjo neglektas, pri kio li devos poste forte penti.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Se iu ankoraŭ ne konas la verkon, mi ne malkaŝos la finon, kiu kompreneble estas celo atendata kaj fine atingita, kiel decas en porknabaj libroj.

La temo estis plurfoje filmigita, eble unuafoje desegne en 1940 de eldonejo Walt Disney.

Remove ads

En Esperanto aperis

La unuan Esperanto-tradukon el la itala tradukis Mirza Marchesi kaj eldonis The Esperanto Publishing Company Limited (EPC) en Londono en 1930. La verko ampleksis 150 paĝojn. En 1983 la Itala Instituto de Esperanto prizorgis duan eldonon.[1]

Citaĵo
 P. estas fablo de la plej senbrida fantazio, sed realeco viva. Kunfando de la revado pri aventuroj kaj mirindaĵoj kun la vivo, kia ĝi estas. Ĝi bonege taŭgos en la mano de duagradaj kursanoj. 
 El la Antaŭparolo de K.

En 2003 aperis traduko de Jozefo Horváth sub la nomo La Aventuroj de Pinokjo, eldono ĉe FEL, Antverpeno, 156 paĝoj, recenzita en Monato (2003/06, p. 20): Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala

Remove ads

Recenzoj

Citaĵo
 Bonega Esperantigo de mondkonata libro por knaboj. Kiu ne legis en sia knaba tempo tiujn mirindajn aventurojn de Pinokjo, la ligna marioneto vivanta

kaj aganta kiel senprudenta, tamen bonkora knabo? La sperto de la vivo instruos al li saĝecon, kaj tio donas al la verketo grandegan edukan valoron.

Geknaboj tiel intense kunvivas la emociojn de la ligna heroo, ke la impreso estas tre profunda. La traduko estas majstre farita en tre korekta Esperanto, kaj la legado estas vera plezuro por ĉiuj amantoj de bela lingvaĵo, flua kaj esprimriĉa. Plenaĝuloj same kiel geknaboj ne bedaŭros la akiron de tiu bele eldonita libreto, tre originale ilustrita de W. H. Matthews. 
 Belga esperantisto n187 (jul-aug 1931)
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referenco

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads