Podargoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Podargoj
Remove ads

La Podargoj, ranbuŝulojPodargedoj estas grupo de noktulaj birdoj parencaj de la kaprimulgoj. Ili troviĝas el Barato tra suda Azio al Aŭstralio.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

El la tri genroj, tiu nomita Batrachostomus, deprenas la nomon el la greka, kie batraĥo signifas rano kaj stoma signifas buŝo, pro ties grandaj plataj hokoformaj bekoj kiuj similas al rano kun malferma buŝego, kaj samcele: por pli facile kapti insektojn. Same la nomo de la birdofamilio en la angla estas "frogmouth", kio signifas same.

La flugo de podargo estas malforta.

Ili ripozas horizontale sur branĉoj dumtage, tre bone kamuflita per siaj kamufliga plumaro, tre simila al la bruna arboŝelo. La ino demetas ĝis tri blankajn ovojn sur branĉoforko, kaj tiuj estas kovataj de la ino nokte kaj de la masklo tage.

La tri specioj de la genro Podargus estas grandaj podargoj limigitaj al Aŭstralio kaj Novgvineo, kaj havas grandajn platajn larĝajn bekojn. La dek specioj de la genro Batrachostomus troviĝas en tropika Azio. Ili havas pli malgrandajn kaj pli rondoformajn bekojn. En aprilo 2007 oni priskribis novan specion de podargoj el la Salomonoj kaj lokita en nove formita genro, nome Rigidipenna.

Ĵusa priserĉado sugestas, ke la du grupoj de podargoj ne estus tiom proksime parencaj kiel oni iam supozis kaj, ke la aziaj specioj estu separataj kiel nova familio, nome Batraĥostomedoj. Kutime lokitaj en la ordo Kaprimulgoformaj, aliaj ĵusaj pristudoj dubas pri la lokigo de podargoj en tiu ordo,[1] kaj sugestas, ke ili estas sufiĉe distingaj por meriti propran ordon, Podargoformaj, kiel Gregory Mathews proponis en 1918.

Genro Podargus

  • Grizbruna podargo, Podargus strigoides
  • Ocelpodargo, Podargus ocellatus
  • Papua podargo, Podargus papuensis

Genro Batrachostomus

  • Orelpodargo, Batrachostomus auritus
  • Indonezia podargo, Batrachostomus harterti [2]
  • Filipina podargo, Batrachostomus septimus
  • Stelpodargo, Batrachostomus stellatus
  • Srilanka podargo, Batrachostomus moniliger
  • Hodgsona podargo, Batrachostomus hodgsoni
  • Mallongvosta podargo, Batrachostomus poliolophus
  • Java podargo, Batrachostomus javensis
  • Kornopodargo, Batrachostomus cornutus

Genro Rigidipenna

  • Salomona podargo, Rigidipenna inexpectata
Remove ads

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads