Port-Gentil
urbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Port-Gentil estas grandurbo kaj havenurbo en Gabono, kies la dua plej granda urbo ĝi estas. Pro la haveno ĝi estas la ekonomia centro de la lando. La urbo estas la ĉefurbo de la provinco Ogooué-Maritime (marborda regiono Ogooué).

Remove ads
Bazaj informoj
- Supermara alteco: 0- m
- Telefonkodo: +241 55 kaj 56
- Loĝantaro: 111 655 en 2006, 136 462 en 2013
- Areo: 73,7 km ² [1]
- Horzono: UTC + 1
Geografio
Port-Gentil situas en insulo sur ebenaĵo en la plej okcidenta parto de la lando laŭ la oceano, kie estas enfluo de rivero Ogooué. Tre proksime estas Cape Lopez, kiu estas la plej okcidenta punkto de Gabono.
Historio
Port-Gentil estis establita en 1873, fare de francoj, kiuj subskribis traktaton pri la havenofondo. En 1894 jam funkciis dogano, komercejo kaj poŝto. La ĉefaj produktaĵoj estis kaŭĉuko, eburo kaj ligno. La urbo estis nomita laŭ la franca kolonia administranto Émile Gentil en 1900. Post la 1-a mondmilito la haveno estis evoluigita. En la 1960-aj jaroj naftorafinado komenciĝis.
Trafiko
La insulo malebligas la kontaktojn laŭ vojoj. Port-Gentil havas internacian flughavenon kaj bonan havenon.
Klimato
Port-Gentil situas en proksimeco de Ekvatoro, sekve ĝi havas tropikan klimaton kun influo de musono. La temperaturo varias konstante inter 20-30 °C. Jare pluvas iom pli, ol 2800 mm.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads