Procesio je Granda Vendredo (Lohr)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Je granda vendredo okazas en Lohr am Main pasionmontra procesio laŭ romkatolika tradicio kiu, rilate al Germanujo, estas taksata la plej malnova siaspece ankoraŭ farata.[1]. Allogas ĝi ĉiujare milojn da vizitantoj kaj piuloj.

Dek tri figuroj de natura grandeco reprezentantaj via crucis transportiĝas de la placo antaŭ Miĥaelo-kirko tra la stratoj Große Kirchgasse, Lohrtorstraße, Seeweg, Fischergasse, Grabenstraße, Anlagenstraße, Alfred-Stumpf-Straße kaj Hauptstraße. Celo de la antaŭtagmeze ekinta rondirado estas la Miĥaelo-preĝejo. Ekde 1960 la partoprenantoj mem silentas akompanate de timbalo-frapoj kaj blovmuzikaĵoj.
Iam la tuto estis eĉ pli granda, bildriĉa kaj impresa laŭ baroka maniero, kio estiĝis post la Tridekjara milito. La unua mencio de 1656 legeblas sur fakturo por la paroĥo de Sankta Miĥaelo.
Remove ads
Ordo procesia

Portas la figurojn anoj de diversaj metiaj gildoj; ankaŭ la gepatroj de la partoprenemaj infanoj nepre estu metiistoj. Jen la regularo koncerne la vicojn de la staci-montrantoj:
- mesknaboj kun kruco kaj malhelaj flagoj
- urba kapelo de Lohr
- metiistaj ŝildoj kaj altaj gildaj stangoj
- lasta vespermanĝo (barelfaristoj, bierfaristoj, gastejestroj)
- Kristo sur la olivarba monto (ĉarpentistoj, vitrofaristoj, tornistoj)
- aresto de Kristo (ĉarfaristoj, forĝistoj, seruristoj, feristoj)
- insulto de Jesuo (tranĉilfaristoj, potfaristoj, ŝnuregfaristoj, horloĝistoj, elektrikistoj, medicinistoj)
- skurĝo de Jesuo (ŝuflikistoj, selistoj, kusenfaristoj, kahelmetistoj, anoj de la familio de Adolph Kolping)
- Ecce homo (buĉistoj, nutraĵliverantoj)
- sukurantoj de Jesuo en la portado de la kruco (ĝardenistoj, agrikulturistoj, komercantoj per fruktoj kaj legomoj, forstistoj)
- ŝtelo de la vestaĵoj de Jesuo (tajloroj, tekstilistoj, vestofabrikantoj)
- kruco kun bildigo de ĉiuj kvin vundoj (masonistoj, farbistoj, tegmentistoj, domokonstruantoj)
- aktualigo de la pasiono de Jesuo (skoltistoj (DPSG) kaj anoj de la katolika pordungita ligo (KAB)
- dolorplena Dipatrino (junaj virinoj)
- cenotafo de Jesuo (bakistoj, sukerbakistoj, estroj de etaj vendejoj)
- la profeto Jona elvenanta el la korpo de baleno kiel simbolo de resurekto (fajroestingistoj)
- gelernantoj
- blovmuzikkapelo el la urbokvartalo Wombach
- klerikaro kaj elstaruloj
- resto de la fideluloj
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads