Provinco Logone Occidental

provinco de Ĉado From Wikipedia, the free encyclopedia

Provinco Logone Occidental
Remove ads

La provinco Logone Occidental - arabe الغربية لوغون, do Logone okcidenta - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2025 estas 23 tiaj provincoj. Laŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 996 400 loĝantoj sur areo de 8 915 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 112 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 683 293 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Moundou. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Dodjé, Guéni, Lac Wey kaj Ngourkosso.

Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads