Punkteca strigeto

From Wikipedia, the free encyclopedia

Punkteca strigeto
Remove ads

La Punkteca strigeto (Athene brama) estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Disvastiĝo

Ĝi reproduktiĝas en tropika Azio el Barato al Sudorienta Azio. La Punkteca strigeto estas ofta loĝanta birdo (nemigranta) en malfermaj habitatoj inkludante farmojn kaj homajn loĝejojn. Ili nestumas en truo en arbo aŭ konstruaĵo, kie la ino de metas 3-5 ovojn.

Taksonomio

Fruaj esploristoj foje traktis membrojn de ĉi tiu speciogrupo kiel subspecioj de Athene noctua. Ambaŭ estis apartigitaj, sed oni konsideras ilin kiel superspecian komplekson. Pluraj subspecioj estis priskribitaj kaj ĉirkaŭ kvar aŭ kvin estas vaste akceptitaj (la raso poikila[1] estas malvalida kaj rilatas al Aegolius funereus;[2] A. b. fryi de suda Barato priskribita de Stuart Baker kaj A. b. mayri priskribita de Deignan el norda Tajlando[3] kutime ne estas agnoskitaj.)[4]

La kvin vaste agnoskitaj subspecioj estas albida, Koelz, 1950 de okcidenta Azio en Irano kaj Pakistano; indica (Franklin, 1831) de norda Barato; brama (Temminck, 1821) de suda Barato, kiu estas pli malhela ol indica; ultra Ripley, 1948 (ne ĉiam agnoskita) de nordorienta Barato laŭdire havas blankajn makulojn sur la mantelo kaj "pli altajn kriojn"; kaj pulchra, Hume, 1873 de Sudorienta Azio de Birmo kaj Tajlando etendiĝanta en Kamboĝon kaj Vjetnamion. La nordaj kaj sudaj barataj populacioj miksiĝas kaj ne ekzistas dividlimo. La nordaj indica populacioj havas la suprajn partojn brunetajn. Grandeco malpliiĝas de nordo al sudo. La specio ne troviĝas en Srilanko, kvankam birdoj sur la barata ĉeftero troviĝas eĉ ĉe la pinto de Rameshwaram.[5][6]

Remove ads

Aspekto

Thumb
Ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

La Punkteca strigeto estas eta kaj fortika strigo, 21 cm longa. Plenkreskuloj estas supre (kapo, nuko kaj dorso) grizbrunaj kun multaj blankaj punktoj kaj sube blanka kun brunaj strioj horizontalaj kaj ne vertikalaj kiel ĉe noktuo. Ĝi havas flavajn bekon kaj grandajn okulojn kun nigraj okulringoj kaj blankajn “brovojn”, kio havigas severecan mienon; la vizaĝo estas larĝa kaj la vizaĝa disko grizeca kun suba blankeca bordostrio. Ambaŭ seksoj estas similaj. La flugo estas tre ondeca.

Ekologio

Kutimaro

Thumb
En Patiala, Barato, tagmeze, en Marto 2023

Tiu ĉi specio estas noktema, sed ofte videblas dumtage. Kiam ĝenataj de sia taga loko, ili balancigas sian kapon kaj rigardas entrudulojn.[7] Ilia ĉeesto ofte povas esti trovita per la malgrandaj birdoj, kiuj ĉikanas la strigetojn dum ili ripozas en arbo dumtage. La voko estas raŭka kaj laŭta zuma kaj raŭka ĉirur-ĉirur-ĉirur finiĝanta per ĉirŭak-ĉirŭak kaj ili vokas ĉefe dum frua tagiĝo aŭ tuj post sunsubiro.[8][9]

La cerbo havas pinealan glandon, antaŭe supozeble forestantan ĉe strigoj.[10] Birdoj montras varion en la koncentriĝo de melatonino inter tago kaj nokto. Alta melatonina nivelo estas asociita kun dormo kaj malaltaj niveloj estas asociitaj kun alta vigleco kaj manĝado. Tiuj strigetoj, tamen, montras nur iomete pli malaltan melatoninan koncentriĝon nokte kun eta pliiĝo en la frua posttagmezo. Aliaj strigoj kiel la turstrigo montras malmultan tagnoktan varion.[11][12] Laŭsezonaj ŝanĝoj en glanda aktiveco estis asociitaj kun mediaj faktoroj kiel temperaturo kaj malsekeco.[13]

Manĝado

Ili ĉasas diversajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn. En Pakistano oni trovis, ke ili prenas plejparte insektan predon.[14][15][16] En la arida regiono de Jodhpur, oni trovis, ke ili prenas pli da ronĝuloj (precipe en la genro Mus kaj emas eviti aliajn ronĝulojn kiel ekzemple Tatera) antaŭ la reprodukta sezono.[17] Vespertoj, bufoj, malgrandaj serpentoj kiel ekzemple Ramphotyphlops braminus estis registritaj kiel predoj.[18][19] Ili ankaŭ povas kapti skorpiojn kaj moluskojn.[20] Nestoj proksime de homaj loĝejoj povas montri pli altan reproduktosukceson pro la pliigita havebleco de ronĝuloj por nutri idojn.[21]

Reproduktado

La reprodukta sezono estas de novembro ĝis aprilo.[8] La amindumada konduto inkluzivas bekoprenadon, alopretigadon kaj ritan manĝigon. La ino povas alvoki kun la masklo, skui la kapon kaj deviigi sian voston por inviti.[22] La socia organizado de familiaj grupoj ne estas klara kaj pluraj maskloj povas kopulacii kun ino kaj inoj povas provi pseŭdokopulacion,[23] eble specon de delokiĝa konduto.[24][25] Ili nestas en kavaĵoj ofte konkurante kun aliaj trunestantoj kiel ekzemple minaoj, koracioj kaj papagoj. Ili ankaŭ povas nesti en truoj en vertikalaj riverbordoj.[26] La nesto povas esti kovrita per folioj kaj plumoj aŭ povas uzi la ekzistantan tegaĵon de antaŭa loĝanto.

La tipa ovara ovodemetado konsistas el tri aŭ kvar sferaj blankaj ovoj (30.9mm longaj kaj 26.3 mm larĝaj, 11.6g) kaj la kovado komenciĝas per la unuaj demetitaj ovoj, kio kondukas al granda vario en la grandeco de la idoj. La idoj estas komence manĝigataj per insektoj kiel blatoj kaj poste manĝigataj per malgrandaj vertebrulaj predoj kiel musoj (bufo Bufo stomaticus estis rimarkita en Guĝarato). La idoj peziĝas dum la fruaj stadioj sed malpeziĝas antaŭ elnestiĝo.[27] Nur unu aŭ du idoj povas elnestiĝi kaj ili forlasas la neston post ĉirkaŭ unu monato.[18]

Remove ads

Bildaro

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads