Punktocirkuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Punktocirkuo[mankas fonto] aŭ makula cirkuo[1] (latine Circus assimilis) estas granda rabobirdo el la subfamilio cirkuenoj kaj la familio akcipitredoj de Aŭstralazio.
Remove ads
Taksonomio
Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Accipitriformes - akcipitroformaj
- Accipitridae - akcipitredoj
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Circus assimilis Jardine, W; Selby, PJ, 1828 - makula cirkuo
- Circus de Lacépède, BGE, 1799 - cirkuo
- Accipitridae - akcipitredoj
Aspekto
Ĝi estas granda, longkrura cirkuo kun makulitaj kaj striitaj ardezgrizaj supraj partoj, kaŝtankolora vizaĝdisko, tre striita vosto, kaj blankmakulaj kaŝtankoloraj subaj partoj. La kruroj estas flavaj kaj pendas dumfluge. Ties enverguro gamas el 375 al 470 mm, kaj la inoj estas pli grandaj. Ĝi iom similas al la aŭstralazia cirkuo, el kiu ĝi distingiĝas per la ĉeesto de multaj blankaj makuloj ĉe la brusto, la ventro kaj la flugiloj.
Remove ads
Distribuado kaj habitato
La Punktocirkuo troviĝas en Sulaveso kaj la Malgrandaj Sundoj kaj estas dise distribuata tra kontinenta Aŭstralio. Ĝi loĝas en malferma kamparo, ĉefe en aridaj kaj duonaridaj regionoj.
Kutimaro
Reproduktado
Tiu specio kutime nestumas en arboj, kie ĝi konstruas platformon el bastonetoj kovritaj per verdaj folioj; la ino demetas 2–4 ovojn. La kovada periodo daŭras ĉirkaŭ 33 tagojn, kaj la idoj elnestiĝas ĉirkaŭ 37 tagojn post eloviĝo.
Manĝo
Ili manĝas surgrundajn birdojn, kuniklojn, rodulojn kaj lacertojn.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


