Akcipitredoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Akcipitredoj
Remove ads

Akcipitredoj estas familio de la birda klaso de vertebruloj, kiu havas 8 subfamiliojn kaj diversajn genrojn kaj speciojn. La familio de Akcipitredoj estas – kune kun falkoj – unu el la du grandaj familioj el la ordo Falkoformaj – tagaj rabobirdoj – kaj la plej multnombra -laŭ specioj- el la du. Ĝi enhavas grupojn kiel agloj, milvoj, vulturoj, akcipitroj, cirkuoj, buteoj, ktp.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Laŭ la lastaj studoj pri molekula biologio kaj genetiko la taksonomio de Akcipitredoj estas iom konfuza kaj multaj specioj ŝanĝiĝas el unu loko al alia. Jam oni ne diskutas, ke fiŝaglo estas aparta familio kaj simile okazis al amerikaj vulturoj aŭ povas okazi al malnovmondaj vulturoj.

Krome la nomigo ne ripetas saman klasadon en diversaj lingvoj kaj tiele koncepto aglo (kio angla eagle, franca aigle, hispana águila, portugala águia, pola orzel, ĉeĥa orel, ktp., kaj definitive latina kaj scienca aquila) ne ĉiam samas precize kaj en multaj lingvoj povas ĝui pli ampleksan signifon, kio povas okazi ankaŭ en Esperanto. Simile okazas kun vulturoj, pri kiuj multaj kredas, ke temas pri angla vulture -Gyps fulvus-, kiu vere esperante estas ansergrifo aŭ gipo, ĉiukaze ene de ampleksa grupo de vulturoj.

Remove ads

Ĝenerala priskribo

Temas pri birdoj kaj grandaj kaj malgrandaj (de 20 cm ĝis 150) kies beko estas hoka kaj havas ĉebaze ciraĵon. La kruroj estas fortaj kaj enhavantaj ŝtalajn krifojn. La flugiloj estas ofte larĝaj. Ili ĝuas grandegan vidkapablon.

Ili loĝas la tutan mondon escepte Antarkton. Preskaŭ ĉiu mondoregiono vidas multajn speciojn; ili loĝas ĉiujn mediojn: sekaj aŭ malsekaj, arbaroj aŭ herbejoj, montaroj aŭ urbaj zonoj.

Remove ads

Genroj

Thumb
Nigraflugila milvo en Barato.
Thumb
Plenkreskulo de Kadavrogrifo de la nomiga subspecio en freŝa plumaro
Thumb
Kresta akcipitraglo, Nisaetus cirrhatus.
Thumb
Aŭstralia akcipitro (A. fasciatus), Kurwongbah (Kvinslando)
Remove ads

Genroj kaj specioj laŭ subfamilioj

Subfamilio Elanienoj Elaninae

Thumb
Nigraflugila milvo, ŝvebante, en Hajderabado, Barato.

Subfamilio Pernenoj Perninae

  • Subfamilio Pernenoj (Perninae)
Thumb
Vidaĵo de subaj partoj de Vespobuteo dumfluge

Subfamilio Milvenoj Milvinae

Thumb
Maskla plenkreskulo de Helikomilvo, Rostrhamus sociabilis, en Sao Paulo, Brazilo.

Subfamilio Akcipitrenoj Accipitrinae

Thumb
Juna masklo de Nizo (kaptata por ringado).

Tipa genro de akcipitroj Accipiter:

Thumb
Ŝikro (A. badius) kun lacerto (Calotes) en Hajderabado
Thumb
Aŭstralia akcipitro (A. fasciatus), Kurwongbah (Kvinslando)

Aliaj genroj:

Thumb
Gabara melierakso, plenkreskulo de M. g. aequatorius

Subfamilio Buteenoj Buteoninae

Thumb
Plumbobuteo.
Thumb
Kapo de ina Harpiaglo.
  • Genro Buteo - veraj buteoj (de Nordameriko aŭ Eŭropo): preskaŭ 30 specioj (probable parafiletikaj, povus inkludi Leucopternis parte kaj Parabuteo)
  • Genro Spizaetus krestaj spizaetoj: ĉirkaŭ 4 specioj
  • Genro "Hieraaetus" - akcipitragloj: 3 specioj; Genronomo nedisponebla aŭ apartenas al Aquila
  • Genro Harpagornis - povus aparteni al Aquila

Subfamilio Egipienoj

Thumb
Monaĥvulturo

Subfamilio Cirkuenoj Circinae

Thumb
Stepcirkuo

Subfamilio CirkaetenojSerpentagloj

Thumb
Subspecio S. c. pallidus de Kresta serpentaglo el malaltaj teroj de norda Borneo
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads