RAVAG

aŭstra radiofonia staciaro From Wikipedia, the free encyclopedia

RAVAG
Remove ads

RAVAG (germane: Österreichische Radio-Verkehrs AG) estis la unua aŭstra radiofonia societo fondita en 1924 sendante disde Vieno (Radio Wien). Estinte akcia kompanio ĝis 1939, ĝi nomdonadis ankaŭ post la Dua Mondmilito ĝis 1953 kiam estiĝis la nova nomo Österreichischer Rundfunk (ORF).

Thumb
RAVAG-logo, 1935

Komence de la 1920-aj jaroj estis ideoj fare de la Respubliko Aŭstrujo enkonduki ankaŭ tiulande radiofonion. Inter julio 1922 kaj aprilo 1923 kandidatis sume 12 societoj kaj firmaoj por ricevi koncesion. Kreanto de radiofonia monopolo en Aŭstrujo estis kanceliero Ignaz Seipel kaj ministro Carl Vaugoin. La grupo ĉirkaŭ Eduard Schrack kaj Oskar Czeija venkis en februaro 1924, verŝajne pro bonaj rilatoj kun la stiria ministroprezidanto Anton Rintelen. Post interkonsento kun la repuŝitaj konkurencoj estis fondita RAVAG en la 14-a de julio 1924.[1] La radiofarantoj ricevis ok ĉambrojn de la iama militministerio plus telegrafian sendilon de la mararmeo. Pro nesufiĉo tuj oni mendis ĉe Telefunken modernan mezondan elsendilaron kiu estis uzata ankaŭ por flugmaŝina trafiksekureco je Aspern.[2] La pirata konkurenco de Radio Hekaphon ĉesis en la 29-a aŭgusto sian agadon.

En la 30.9.1924 okazis la estigan ĝeneralan kunvenon en la festsalonego de la Armea ministerio: ĝia unua prezidanto iĝis Anton Rintelen, ĝenerala direktoro estis inter 1924-1938 Oskar Czeija.[3] En la 1.10.1924 Radio Wien komencis per koncerto la oficialan disaŭdigon.

Programara estro estis la eksa generalo Otto Redlich-Redensbruck, ĉeforganizantoj estis Erich Kunsti kaj Max Ast (muziko). Komence oni povis ĝui tri kaj duonan horojn da radioaŭskultado. Ĉiutage oni estis salutata per la vortoj: "Hallo, hallo! Hier Radio Wien auf Welle 530".[4][5] Ankoraŭ en 1924 ĉiutage malfermis la elsendadon ŝlagro de Fritz Imhoff. Paralele oni eldonis poraŭskultantaran gazeton kun la titolo "Radio Wien".[6]

Krom edukado, muziko kaj literaturo oni en la kuro de la tempo emfazis pluklerigon sed ankaŭ politikaĵojn kaj (de 1929) eĉ porinfanaĵoj (Bastelonkel de Oskar Grissemann) Sekvis elsendaj stacioj je Graz (1925), Klaŭdiforumo (1926), Innsbruck (1927), Linz (1928), Salcburgo (1930) kaj Bregenz (1934). Ili ĉefe transprenis la programon vienan, dum propraj produktoj de la landaj studioj ege malmultis. Post malfino de Aŭstrofaŝismo la katolikismo pli gravis programare. De 1933 laboris por la radio Arthur Schuschnigg, frato de la aŭtoritara kanceliero Kurt Schuschnigg. En la 28.5.1933 ekfunkciis la ege forta sendila loko je Bisamberg. Tuj post Anschluss, Franz Pesendorfer fariĝis provizora estro. En la 24.4.1945 la sovetiaj okupantoj instigis rekomencon de radia agado.

Remove ads

Literaturo

  • Viktor Ergert: 50 Jahre Rundfunk in Österreich. Band I: 1924–1945. Residenz Verlag, Wien 1974, ISBN 3-7017-0119-9
  • Desmond Mark: Paul F. Lazarsfelds Wiener RAVAG-Studie 1932. Gethmann-Peterson, Wien / Mühlheim 1996, ISBN 3-900782-29-6.
  • Anita Mayer-Hirzberger, Cornelia Szabó-Knotik (eld.): Zur Russischen Stunde der RAVAG (1945–55). Ein Kapitel österreichischer Radiogeschichte. Hollitzer Verlag, Wien 2024 (= Anklaenge 2022/23), ISBN 978-3-99094-105-8.
  • Öffentlicher Verwalter für das österreichische Rundspruchwesen: Radio Wien: 25 Jahre Österreichischer Rundfunk. Wien 1949.
  • Hans Schafranek: Sommerfest mit Preisschießen. Die unbekannte Geschichte des NS-Putsches im Juli 1934. Czernin, Wien 2006, ISBN 3-7076-0081-5.
  • Reinhard Schlögl: Oskar Czeija. Radiopionier, Erfinder, Abenteurer. Böhlau, Wien 2004, ISBN 3-205-77235-0.
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads