Regiono Njombe
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Regiono Njombe (svahile Mkoa wa Njombe) estas unu el la 31 administraj regionoj de Tanzanio. Ĝi estis kreita en marto 2012, el Regiono Iringa kiel sendependa regiono.[1] urbo Njombe estas ĝia ĉefurbo. La novkreita regiono Njombe estas venonta turisma alloga areo, ideala por naciaj kaj internaciaj vizitoj en la sudaj altaj regionoj de Tanzanio.
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Njombe. |
Remove ads
Etimologio
La nomo Njombe originas el nomo de arbospecio nomita Mdzombe en singularo kaj Mazdombe en pluralo, kiu tiam regis en unu el ĝiaj lokoj konataj kiel Mdandu. Kaj estis en Mdandu, kie la germanoj elektis konstrui administran kaj defendan blokon: Boma.
Transporto
Vojoj
Asfalta trunkvojo T1 de Daresalamo al Zambia landlimo trapasas la nordan parton de la regiono. En la urbo Makambako asfalta trunkvojo T6 disbranĉiĝas. Ĉi tiuj vojoj trapasas Njombe kaj finiĝas en la urbo Songea, Regiono Ruvuma.[2] Ekde 2014, asfalta trunkvojo estis etendita de la urbo Songea ĝis la distrikto Mbinga.
Fervojo
La TAZARA fervojo - de Daresalamo ĝis New Kapiri Mposhi - ankaŭ trapasas la nordan parton de la regiono; stacidomo situas en la urbo Makambako.[3]
Remove ads
Distriktoj
La regiono estas administre dividita en ses distriktojn:[4]
Referencoj
Fonto
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads