Retrospegulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Retrospegulo
Remove ads

Retrospegulo estas normiga tipo de spegulo kiun havas aŭtomobiloj kaj aliaj vehikloj, dezajnitaj por helpi la ŝoforon vidi la areon kiu troviĝas malantaŭ sia veturilo tra la malantaŭa fenestreto. Ĝi estas plej kutime fiksita sur la ventoŝirmilo interne de la aŭto.

Thumb
Retrospegulo de Mazda 626.
Thumb
Triobla retrospegulo en buso Irizar Eurorider.

La antonomaziaj retrospeguloj estas tiuj kiuj troviĝas en la interno de la veturilo, kvankam la termino retrospegulo foje estas uzata ankaŭ por la flankaj speguloj, fakte ankaŭ ili estas retrospeguloj, sed por eviti konfuzon, ili estu nomataj flankaj speguloj, nome diferenca tipo de speguloj respektive sur la dekstra kaj maldekstra flankoj de multaj modernaj veturiloj. Ankaŭ tiu tipo de speguloj estas direktitaj reen, sed ties celo estas montri al la ŝoforo la staton de la trafiko dekstre kaj maldekstre de la aŭtomobilo. La leĝaro de multaj landoj postulas specife ke la interna retrospegulo kaj la flanka retrospegulo de la flanko de la ŝoforo ne estu pligrandigaj kaj tiele ili estas konveksaj.[1]​ La ŝoforo troviĝas situa tiom proksima al tiuj speguloj ke ili povas pliampleksigi, per simpla moveto de sia kapo, sian vidkampon taŭge kaj akurate.

Lastatempe multaj modernaj veturiloj jam disponas el kameraoj kiuj avertas kaj iom anstataŭas la utilon de la retrospeguloj.

Remove ads

Bicikloj

Ankaŭ kelkaj bicikloj havas retrospegulojn, sed ili estas pli oftaj en la motorcikloj. Ambaŭ, logike, povas disponi nur el la flanka tipo de retrospegulo.

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads