Spegulo
objekto, ordinare konsistanta el glaso, kiu reflektas bildojn From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Spegulo estas reflekta surfaco kiu estas sufiĉe glata por formi bildon. La plej konata ekzemplo estas la simpla ebena spegulo en multaj domoj. En ĝi, paralela radio de lumo ŝanĝas sian direkton kaj tiel daŭrigas paralele. Tiel estiĝas bildo, kiu estas samgranda al la originala. (Vidu je spegula bildo.)
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri glata lumreflekta surfaco. Por samnoma Esperanto-gazeto rigardu la paĝon Spegulo (revuo). Por makulo, ofte distinge kolora, en internaj flugilplumoj de kelkaj birdoj legu la artikolon Speguleto. |

Laŭ Francisko Azorín spegulo estas Glata, brila surfaco, resendanta la lumon k. la bildon de la objektoj.[1] Li indikas etimologion el la latina speculum, el specio (vidi). Kaj li aldonas la terminon speguli, por resendi la bildon de io.[2]
Multaj modernaj speguloj estas faritaj per aldono de maldika tavolo el aluminio sur la vitron.
La koncepto de spegulo inspiris ankaŭ Lewis Carroll en lia porinfana libro Trans la spegulo.

Remove ads
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj (3) proverboj pri spegulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ De l' koro spegulo estas la okulo. ” „ Ne helpas spegulo al malbelulo. ” „ Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo. ”
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads