Rhododendron ferrugineum

From Wikipedia, the free encyclopedia

Rhododendron ferrugineum
Remove ads

Rhododendron ferrugineumfera rododendro, alpa rozo, neĝo rozo, aŭ rustofolia alpa rozo estas ĉiamverda arbusto kiu kreskas ĝuste super la arbolinio en la Alpoj, Pireneoj, Ĵurasa kaj nordaj Apeninoj, sur acidaj grundoj. Ĝi estas la tipospecio por la genro Rhododendron. Ĝi povas kreski ĝis 1 m alta kaj produktas arojn de roz-ruĝaj, sonorilformaj floroj tra la tuta somero. La subaj flankoj de la folioj estas kovrataj de rusto-brunaj punktoj, kiuj havigas al la specioj sian sciencan nomon. Tio estas kontraste al la Rhododendron hirsutum, kiu ne havas tian brunan koloraron, havas harecajn bordojn ĉe la folioj kaj kreskas super kalkoŝtono. Kie ambaŭ specioj kunestas (kutime sur grundoj de intermeza pH), povas ekzisti hibrido Rhododendron × intermedium; kiel ties nomo sugestas, ĝi estas intermeza en formo inter la du parencaj specioj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionfera rododendro aŭ alpa rododendro, Biologia klasado ...

R. ferrugineum estas modere toksa, enhavas arbutenon, arekolenon kaj rodoksantenon, kaj povas okazigi vomadon kaj malfacilaĵojn de digesta, nerva, spira kaj kardiovaskula sistemoj.[1]

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads