Richard Chamberlain

usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Richard Chamberlain
Remove ads

George Richard CHAMBERLAIN (naskiĝis la 31-an de marto 1934 en Los-Anĝeleso, Kalifornio - mortis la 29-an de marto 2025 en Waimanalo, Havajo) estis usona aktoro kaj kantisto. Li iĝis konata en la 1960-aj jaroj pro sia rolo en la medicina dramo Dr. Kildare. Post ludado de la ĉefrolo en Ŝoguno en 1980, tri jarojn poste li rolis kiel la pastro Ralph de Bricassart en la tutmonde sukcesa televidserialo The Thorn Birds. Li gajnis tri Premiojn Ora Globo [1].

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Chamberlain ludis la rolon de Aramis en la filma trilogio La Tri Musketeroj (1973), La Kvar Musketeroj (1974) kaj La Reveno de la Musketeroj (1989) [2]; portretis Allan Quatermain en ambaŭ Minoj de Reĝo Solomono (1985) kaj Perdita Urbo de Oro (1986); kaj estis la unua roli Jason Bourne en la televida filmo de 1988 La Bourne Identeco (The Bourne Identity) [3] [4].

Post la 1980-aj jaroj, Chamberlain plejparte aperis en televidaj filmoj kaj gastrolis en diversaj serioj kiel ekzemple The Drew Carey Show kaj Will & Grace. En la aŭtuno de 2005, Chamberlain aperis en la titolrolo de Ebenezer Scrooge en la Broadway National Tour of Scrooge: The Musical. En 2006, Chamberlain gastrolis en epizodo de la BBC-dramserio Hustle kaj en Nip/Tuck. En 2007, li gastrolis en Distant Past. Li ankaŭ havis rolon en la dramserio Desperate Housewives kie li rolis kiel Glen Wingfield, la duonpatro de la rolulo Lynette Scavo. En 2017, li havis gastan aperon en Twin Peaks.

Chamberlain loĝis en Havajo kie li vivis kun sia partnero ekde la mezaj 1970-aj jaroj. En 2003, li aperigis sian aŭtobiografion Shattered Love. Chamberlain estis elŝrankigita en 1989, 55-jaraĝa, sed nur en 2003 li sciigis ke li estas samseksema.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads