Rimavská Sobota

urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia

Rimavská Sobotamap
Remove ads

Rimavská Sobota, hungare Rimaszombat [rimasombat], germane Gross-Steffelsdorf estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Thumb
Vido al Rimavská Sobota
Thumb
Larĝa panoramo de Rimavská Sobota
Thumb
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Remove ads

Situo

Rimavská Sobota situas en valo de rivereto, laŭ ĉefvojo Nové ZámkyKošice, laŭ fervojo JesenskéHnúšťa.

Historio

La urbo estis loĝata ekde la bronzepoko. La unua mencio devenis pri la vilaĝo en 1268, tiutempe apartenanta al episkopejo de Kalocsa. Tute apude formiĝis alia vilaĝo de germanoj. Ili ricevis privilegiojn en 1335. Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) vizitis la komunumon en 1387 kaj konfirmis la privilegiojn. En la 15-a jarcento malgranda burgo kaj urbomuro estis konstruita. La husanoj okupis la burgon en 1441, sed Matiaso la 1-a (Hungario) reokupis ĝin en 1459. En 1506 okazis incendio. La turkoj okupis la fortikaĵon en 1553 kaj en 1596. La lasta reokupo okazis en 1686. La urbo iĝis libera urbo en 1747, tio estas, ke la loĝantoj jam ne estas servutuloj. La urbo iĝis departementejo en 1786. Ĥolero okazis en 1831. Petőfi ricevis estiman titolon de la urbo en 1845.

En 1910 loĝis en Rimaszombat 6 912 da homoj (6199 hungaroj, 468 slovakoj). Post Traktato de Trianon la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en la urbo 25 088 da homoj (14 873 slovakoj, 8846 hungaroj, 754 ciganoj, 176 ĉeĥoj, 24 ukrainianoj).

Thumb
Arkivejo
Remove ads

Vidindaĵoj

Partneraj urboj

Thumb
Romkatolika preĝejo de Rimavská Sobota

Famuloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads