Rodoso

insulo en Grekio From Wikipedia, the free encyclopedia

Rodoso
Remove ads

Rodoso[2], nomata ankaŭ RodoRodiso (greke Ρόδος [ródos]), estas insulo en Mediteraneo sudokcidente de Turkio. Ĝi apartenas al Grekio kaj estas la plej orienta el ties insuloj.

Monda heredaĵo de UNESKO
Thumb
Rapidaj faktoj Komunumo Rodoso, greke Δήμος Ρόδου (Ρόδος) ...
Thumb
Situo

Ĝia areo estas 1400 km², ĝia pleja longo estas 78 km, la pleja larĝo 38 km; loĝas sur ĝi 150 000 homoj. Ĝia plej grava urbo estas Rodosurbo ĉe la norda bordo. Ties historia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.[3]

Plej alta loko estas monto Ataviro (1215 m).

En Rodoso iam staris giganta statuo de la suna dio Helios, nomata Koloso de Rodoso; ĝi estis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Laŭ iuj ĝi estis tiom granda, ke ĝiaj piedoj staris sur la du flankoj de haveno kaj ŝipoj traveturis sub ĝi; tio estas dubata, sed oni taksas la alton de la statuo je pli ol 30 metroj. La statuo disfalis dum tertremo en -226. Plinio la pli maljuna ankoraŭ vidis ĝiajn restaĵojn kaj raportis, ke ĝiaj fingroj estis pli grandaj ol normalaj statuoj.

Diodoro asertis ke, same kiel la koribantoj en Kreto protektis Zeŭson de lia patro Krono, la telkinoj vartis kaj protektis lian fraton, la maran dion Posejdonon, en tiu-ĉi insulo. Kiam li iĝis plenaĝa, li enamiĝis en la fratinon de la Telkinoj, Halia (Ἄλια), kun kiu li havis filinon, la nimfon Rode (Ῥόδη), de kies nomo devenis la nuna nomo de la insulo[4].

De 1309 ĝis 1530 Rodoso estis rezidejo de la nuna Malta Ordeno.

Remove ads

Famuloj

Rodoso kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Rodoson:

Ambaŭ vojaĝas fluge al la insulo Rodisa
kaj vidas la Koloson, kiu diskrure traarkas
super la enirejo de blankesabla haveno.
Jen sub ĝi velas ŝipoj sen ia ĝeno, protekte
de alta ŝtona skulpto, kun nuda brako giganta.[5]
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads