Rodolfo Walsh
argentina ĵurnalisto kaj verkisto (1927–1977) From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Rodolfo Jorge WALSH (n. la 9-an de januaro 1927 en Pueblo Nuevo de la Colonia Choele Choel, Rio Negro, Argentino ; m. la 25-an de marto 1977 en Bonaero) estis argentina ĵurnalisto, verkisto kaj dramisto. Li estis grava membro de la maldekstra - peronisma organizaĵo Montoneros .
Remove ads
Biografio
Li estas konsiderata la fondinto de enketema ĵurnalismo en Argentino kaj de la ĝenro »atestigo« . En 1977, dum li vivis subtere pro la milita diktaturo kiu regis ekde 1976, li sendis sian » Malferman Leteron de Verkisto al la Milita Ĥunto « al diversaj ĉiutagaj gazetoj. En ĝi, li forte kritikis diversajn aspektojn de la milita regado, precipe la gravajn homaj-rajtoj-malobservojn kaj murdojn de opoziciaj membroj. En la sama tago, li estis kidnapita kaj murdita de milicia grupo. Lia korpo neniam estis trovita. Lia letero nun estas konsiderata grava nuntempa dokumento en la historio de Argentino.
En 1968, Walsh verkis la libron Quién mató a Rosendo? (Kiu pafis Rosendo G.), kiu, simile al Operación Masacre, rakontas la murdon de la sindikatestro Rosendo García la 13-an de majo 1966. Operación Masacre estas nun konsiderita de scienculoj kiel la unua historia ne-fikcia romano, antaŭiranta In Cold Blood de Truman Capote. [1]
La proceso de liaj murdintoj ne komenciĝis ĝis 2005. [2] [3][4][5] [6]
La "Malferma Letero" estas konsiderata unu el la plej signifaj agoj de rezisto kontraŭ la diktaturo. Monumento al la letero (vitraj platoj kun teksto) estis starigita en iama sekreta torturcentro - la Mekanika Lernejo de la Argentina Mararmeo.
Remove ads
Verkaro
- Diez Cuentos Policiales (1953)
- Variaciones en Rojo (1953)
- Antología del Cuento Extraño (1956)
- Operación Masacre (1957)
- La Granada (1965, teatro)
- La Batalla (1965, teatro)
- Los Oficios Terrestres (1965)
- Un Kilo de Oro (1967)
- ¿Quién Mató a Rosendo? (1969)
- Un Oscuro Día de Justicia (1973)
- El Caso Satanovsky (1973)
- Los Oficios Terrestres (1986)
- Cuento para Tahúres y Otros Relatos Policiales (1987)
- Ese Hombre y Otros Papeles Personales (1995)
Remove ads
Bibliografio
- McCaughan M. True Crime: Rodolfo Walsh and the Role of the Intellectual in Latin American Politics, Latin America Bureau. 2000. ISBN 1-899365-43-5
- Lewis P.H. Guerillas and Generals. The «Dirty war» in Argentina. Westport, 2002.
- Пальдин И. Зависимость и фашизм: аргентинский пример // http://saint-juste.narod.ru/dependencia_argentina.html
- Родольфо Уолш. Открытое письмо писателя военной хунте // http://saint-juste.narod.ru/Walsh.html
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads